Esperanta Civito

Faktaj eraroj en recenzo de Sen Rodin

Filippo Franceschi, sub sia pseŭdonimo Sen Rodin, verkis recenzon pri la libro de sen. Anatolo Gonĉarov en "La Kancerkliniko". Apud strategiaj konsideroj, en sian tekston li enmetas faktajn erarojn. Ĉi tie ni okupiĝos nur pri ĉi-lastaj. Pri la cetero, eble alian fojon.

"En Afriko la Kultura Centro Esperantista organizas kursojn prepare al la duagradaj ekzamenoj de UEA/ILEI". KCE neniam faris tion: partnere kun aliaj paktintoj (TIETo en Togolando, SIPU en Burundio) ĝi organizis Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn, kaj lingvotestajn sesiojn por atingi Civitan diplomon. Pri ili c-ano Koffi Gbeglo skribis: "UEA portas al Afriko la akuzativon, la Esperanta Civito portas al Afriko la kulturon".

"Civito faris el UEA kaj SAT siajn ĉefajn “malamikojn”. Tial ke ili rajtas aliĝi al la Pakto, tiuj asocioj ne estas malamikoj. Cetere, UEA estis ĉiam invitita al la forumoj prepare al la Esperanta Civito, kaj SAT efektive partoprenis ilin, per altnivelaj reprezentantoj, kiuj eĉ prezidis la forumojn kaj subskribis la Konstitucian Ĉarton. Se oni konsiderus ilin malamikoj, oni ne invitus ilin. Cetere, prezidinto de UEA estas Civita kortumano, kaj nuna UEA-estrarano havas la esperantan civitanecon.

"Estas groteske kulpigi Corsetti kaj Dasgupta pri la malkresko de membroj". UEA ne estas demokratia asocio, unuavice pro sia elektosistemo. Ne ĉiu establo povas esti demokratia: ĉu vi imagas entreprenon, kies dungitaro ĉiutage balotus ĉu produkti aŭ ne? ĉu vi imagas futbalteamon, kie oni balotus pri kiu rajtas ludi? Sed en entrepreno, se la vendoj draste falas, la direktoro kaj la administranto estas eksigitaj; kaj en sporto, se la teamo daŭre malgajnas, la trejnisto estas maldungita. En la finvenkismo sur la samaj (finaj) benkoj daŭre sidas tiuj, kiuj malvenkadas. Sen Rodin postulu de la finvenkismo almenaŭ la samajn rezultojn kiujn la raŭmismo atingis ekzemple ĉe PEN Internacia, ĉe ALTE, ĉe UNPO.

"Civito povas prosperi je la kostoj de la konkurencantoj. Oni eĉ kontaktas membrojn de UEA kaj SAT, provas ilin delogi de iliaj asocioj kaj allogi al Civitana membreco." Sen Rodin pruvu sian akuzon, aŭ temas nur pri kalumnio. Eblas pruvi la malon: unuflanke, pluraj personoj kiuj havas la esperantan civitanecon aliĝis ankaŭ al SAT aŭ/kaj UEA, sen ajna instigo de la Esperanta Civito al malaliĝo. Male, el la nuna UEA-reĝimo (specife Corsetti kaj la bullerismo-kamaĉismo) konstante venas ne nur instigoj, sed eĉ minacoj kontraŭ paktintaj establoj kaj individuaj civitanoj.

"Se iun tagon mi ekscius, ke la membroj de Civito kreskis de 300 al 1.000, mi ĝojus ... kondiĉe ke la membroj de UEA ne malkresku samtempe de 2.000 al 1.300." SAT agonias kaj UEA grave malsanas esence pro siaj strategiaj eraroj kaj parte hontinda (precipe por UEA) pasinteco. Ili ne bezonis la Esperantan Civiton por tio. La raŭmismo, male, povus savi ilin. Ĉiukaze, la du publikoj ne koincidas: sufiĉas diri, ke de la finvenkistoj oni ne postulas la lingvokonon, dum de la raŭmistoj jes -- en iuj kazoj, eĉ kun diplomo. Estas malfacile civitaniĝi, kompare kun UEA- aŭ SAT-aniĝo.

"Sufiĉas legi “Heroldo de Esperanto”-n: iam nobla tradicia gazeto de la tuta E-movado, nun transformita kvazaŭ en bultenon de la anti-UEA milito." Oni konstatas, ke Sen Rodin neniam legis atente Heroldon, kaj ne konas ĝian historion. HdE estis, sub Teo Jung, la nigra besto kontraŭ UEA, kaj certe ĝi neglektis la laboristan movadon, kiu konsistigis tiam pli ol duonon de Esperantio. Ni ne parolu pri la militado de HdE kontraŭ UEA en la epoko de Ivo Lapenna. Nur ekde 1997 HdE okupiĝas tute senpartiece pri UEA, kaj raportas ofte pri SAT: bedaŭrinde, ili ne havas sukcesajn atingojn por liveri al objektiva raportado. Cetere, HdE ne estas la organo de la Esperanta Civito.

Fine, divenludeto por Sen Rodin: kiu raŭmisto ĵus publikigis la suban opinion?
"Ni nur povas esperi, ke en Kopenhago reliefiĝos novaj gvidantoj de la asocio. Se la Estraro daŭros posteni en ĉi tiu konsisto, UEA drivos al nesignifeco. Ĉiu kiu konadas la bazon de la Esperanto-komunumo ja scias, ke pli kaj pli da esperantistoj forlasis la ideon, ke UEA reprezentas ilin kaj aliaj forlasas la sinkantan 'ŝipon' ."

Respondo: neniu raŭmisto. Temas pri Johan Derks, eksa UEA-komitatano, finvenkisto kaj subtenanto de la ŝtonlingvismo.

[HeKo 473 7-A, 14 mar 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0611 s s