Esperanta Civito

La paradokso de UN (kaj de la demokratioj)

Per la ĵusa rezolucio 1973 pri Libio de la Sekureca Konsilio de UN, la okcidentaj demokratioj intervenas ankaŭ per siaj armeoj en la nunajn revoluciojn de la islama mondo.

La UN-rezolucio venis post oficiala demarŝo de la Araba Ligo, kaj danke al la diplomatia premo unuavice de Francio, al kiu iras la ĉefa historia merito pro la nuna politika izolo de la Gadafi-reĝimo. Malvenkinte sur la politika tereno, la libia diktatoro ne povas plu venki sur la milita, nur plilongigi la konflikton.

Sed la aŭtokratioj de la islama mondo ankaŭ aliloke (Barejno, Jemeno, Sirio) komencas reagi per la forto kontraŭ senperfortaj demonstracioj. La okcidentaj demokratioj havas kaj la rajton kaj la devon interveni por defendi la homajn rajtojn, kaj la esperanta popolo devas elekti sian kampon. Por la Esperanta Civito (almenaŭ tiel longe kiel daŭros ĝia nuna senata majoritato, bazita sur la programo de la Nova Maldekstro)  ne eblas ia senspina neŭtraleco, kiel konstante ĉe Universala Esperanto-Asocio, aŭ silenta inerteco, kiel lastatempe ĉe Sennacieca Asocio Tutmonda -- du kontrastaj nuancoj de la sama koloro: la geopolitika indiferento.

En la tuta problemaro necesas tamen konsideri du paradoksojn: la unuan ene de Unuiĝintaj Nacioj, la duan ene de la islama civilizo.

UN funkcias kvazaŭ kartelo de naciŝtatoj, sen konsidero pri iliaj internaj reĝimoj. Paradokse, la maldemokratioj mem partoprenas en la procesoj kontraŭ maldemokratioj. Se la verdikto estas kontentiga, tio ŝuldiĝas al la feliĉa hazardo ke la minoritato de maldiktaturoj en UN formas samtempe la plej fortan nukleon, ekonomie politike armee; kun tamen ripetiĝantaj duboj kaj rezervoj, jen de unu jen de alia demokratio. Duboj kaj rezervoj kiuj karakterizis la okcidentajn demokratiojn ankaŭ fine de la 1930aj, je la epoko de Ligo de Nacioj, samtempe kun la malfeliĉa hazardo ke la diktaturoj formis tre fortan akson, kapablan venki super la demokratioj.

En la islama civilizo, demokratio ne estas valoro en si mem; des malpli ĝia strukture stabiliga faktoro, nome la klara divido de la tri povoj en la ŝtato. Tio ne signifas ke la Umao (aŭ "patrina komunumo de la kredantaro") estas aŭtomate ne demokratia, sed ja la akcento metiĝas al la "ius fidei" kaj al la apliko de la dia volo esprimita korane. Apliko tradicie realigebla per monarkio, eĉ per absoluta monarkio. Nur la rompo de tiu "ius fidei", nome la maldigneco de suvereno pro lia malobeo al la dia leĝo, rajtigas kaj eĉ devigas la popolon al ribelo. Ĉi tiu mondpercepto fonas en la islamaj socioj, kaj tio klarigas kial la fundamentaj islamistoj, kvankam opoziciaj al Mubarak, ne moviĝis kiel la unuaj kontraŭ li.

La nunaj revolucioj en la islama mondo, karakterizitaj de popolamasa kaj junulara mobilizo laŭ neperforto, ne estas fundamentismaj revolucioj. Kaj la okcidentaj demokratioj grave erarus, se ili ne intervenus por ilin subteni. Ni rimarku, ke interveni signifus ankaŭ plibonigi la okcidentajn demokratiojn, kies hezitoj indikas kiom influaj estas la ekonomiaj interesoj kompare kun la idealaj. Ja estas pli facile interkonsenti pri petrolo kun iu reganta klano, ol kun libera respubliko, kiu certe pli defendus la interesojn de sia popolo rilate la riĉaĵojn de la koncerna lando... Sed ĉi tie kuŝas tria paradoksa kontraŭdiro, interna al la okcidentaj demokratioj mem.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 474 2-A, 18 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0584 s s