Esperanta Civito

Herrero demisiis de la AEU-sekretarieco

La 8an de januaro 2011, okaze de la ordinara Asembleo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, sen. Julio Herrero anoncis sian demision el la posteno de AEU-sekretario kaj sian rezignon pri la instruado ĉe la esperanto-kursoj organizitaj de AEU kaj/aŭ la loka societo "Marbordo de la Suno".

Se la rezignon instrui plejparte motivis la kresko de profesia okupiteco, la demision de la estrara posteno kaŭzis esence la sinteno de la Asembleo de AEU. Unuflanke, ĉi tiu malaprobis la strategion pri la disvolvo de la Asocio, lige kun la kreo de Esperanto-Domo en Malago, laŭ projekto por kiu li mem multe laboris, investante tempon kaj energion. Aliflanke, la Asembleo orientiĝis al izoliĝo de la asocio, pri kiu sen. Herrero ne konsentas, kaj pro sia subteno al la Pakto kaj pro la banala subjektiveco de la argumentado fare de la plimulto.

La Konsulo de la Esperanta Civito esprimis hodiaŭ sian plenan solidarecon al sen. Herrero, kiu interalie estas la Verda vicgrupestro en la Senato kaj la prezidanto de Esperanta Naturamikaro. Li emfazis, ke sen. Herrero estas la plej aktiva (kaj inteligente aktiva) el la andaluzaj esperantistoj, malgraŭ siaj profesiaj engaĝoj: kio des pli honoras lin, kaj malhonoras liajn diskreditant(in)ojn.

[HeKo 475 1-B, 25 mar 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0607 s s