Esperanta Civito

Internacia Tago de Teatro, 2011

La Internacia Tago de Teatro, 27a de Marto, estas bona okazo por informi pri novaĵoj en la kampo de la esperanta teatrokulturo.

Enpaĝigita estas la dua parto de "Teatro sen lingva bariero”, en kiu Belka Beleva rakontas pri Bulgara Esperanto-Teatro depost 1987. Oni serĉas eldoniston por la libro pri la dua periodo de nia plej longe ekzistanta profesia teatra trupo.

Evoluas la preparo de la Teatra Esperanto-Terminaro, kiun Ljubomir Trifonĉovski planas fini komence de la venonta jaro. La premiero estos en 2013, kadre de internacia teatra festivalo.

En la tuj venonta (aprila) numero 250 de revuo “Literatura Foiro” la teatraj fanoj kaj ŝatantoj gustumos originalan frandaĵon en esperanto por scenejo: Hamleto renkontiĝos kun disĉiplo de Sigmund Freud en “La kronikoj de D-ro Hoffman”, verkita de Barry Friedman.

Esperantisto estas nomumita por la plej prestiĝa teatra premio en Bulgario, “Askeer” en la branĉo pri dramaturgio: la redakciano de revuo "Literatura Foiro" Jordan Slavejkov estas ne nur reĝisoro, sed ankaŭ aŭtoro de “La araneo”, realigita je la sceno de la avangarda teatro “Sfumato” en Sofio. Oni antaŭvidas surscenigon ankaŭ en Budapeŝto: same esperantisto estas tradukinto de la teatraĵo en la hungaran, László Radacsy.

La Teatrofako de LF-koop kaj la redakcio de HeKo bondeziras al ĉiuj samlingvanoj, kiuj fidelas al Talia kaj Melpomena.

[HeKo 475 3-B, 27 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0175 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0618 s s