Esperanta Civito

Buller atribuas al Marĉek la UEA-membrokrizon

Duobla bedaŭro pro oficiala komuniko de la ĝenerala direktoro al la Komitato de Universala Esperanto-Asocio. Unue, ĉar ĝi raportas pri membrokrizo (ni ne ĝojas pro alies agonioj, eĉ se raŭmismo prognozis ilin). Due, ĉar ne temas pri aprila fiŝo, malgraŭ la klarigo kiun s-ro Buller donas.

La individua UEA-anaro en 2010 malkreskis de 5.713 al 5.288. Osmo Buller emfazas: "Okazis do malkresko de 425 membroj. UEA ankaŭ registris novan malrekordon de la nombro de individuaj membroj post la dua mondmilito; la antaŭa estis 5.702 en 2008. La falo ja estis antaŭvidebla pro la malgrandeco de UK en Havano, kiu tamen klarigas ĝin nur parte".

Kio do kulpas pro la survoja reduktiĝo al kvinmilo da membroj? Ĉu la interreta ekspansio, aŭ la ĝenerala krizo de la asocia mondo, aŭ la sekretaj servoj de anglalingvaj potencoj, kiel oni legis dum la lastaj jaroj? Bonŝance ne: unuan fojon la Centra Oficejo spuras respondecojn ene de UEA mem.

Ili estus du. Unue, ne plu eblis ŝveligi la nombrojn, danke al Fondaĵo Canuto, ĉar tie mankus mono, laŭ deklaro de Buller mem. Ĉu do kulpus la avareco de la UEA-anaro, kiuj ne emus plu donaci membrokotizojn al sudanoj (certe ke se en Afriko cirkulas la Gbeglo-slogano: "UEA portas al ni la akuzativon, dum la Esperanta Civito portas al ni la kulturon"...)?

Sed la propeka kapro estus Stano Marĉek, la maldungita/ota redaktoro de la revuo. Laŭ Osmo Buller "estas evidente, ke malkontento pri la nuna redakta koncepto de "Esperanto" negative influas la membroevoluon. Ĝi ne estas la sola faktoro, sed certe grava. Iuj faktoroj estas ekster nia povo kaj ni ne povas influi ilin per niaj decidoj. Iujn aliajn ni ja povas influi kaj tion ni ankaŭ klopodu fari. La revuo de UEA apartenas al ili kaj ni devas kuraĝe alfronti la defion fari la necesajn decidojn kaj agojn por provi turni la nombron de ĝiaj ricevantoj al kresko."

Sed se la membrostatistikon negative influis ankaŭ la malkresko de la UK-anaro, kial Buller ne indikas ankaŭ la konstantan kongresan sekretarion kiel responsan pri la membrokrizo? Interalie, ĝuste la Universala Kongreso en Roterdamo estis la plej kritikata de la kutima klientaro dum la lasta jardeko.

[HeKo 475 7-A, 1 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0594 s s