Esperanta Civito

La generacio de la Dekunua en LF 250

Akurate aperis la 250a numero de "Literatura Foiro", aprilo 2011. La dekoble arĝenta jubilea numero ekas per artikolo de Márton Fejes pri poemo de Julio Baghy en traduko de Kálmán Kalocsay: ĝi enkondukas la legantaron al la generacio de la Dekunua. Fakte en 1911, en tute malsamaj cirkonstancoj, esperantiĝis ne nur Baghy kaj Kalocsay, sed ankaŭ Raymond Schwartz kaj Sándor Szathmári, al kiuj la revuo dediĉos paĝojn en sekvaj numeroj de sia 43a jarkolekto.

Kaj jen la enhava resumo de ĉi tiu 250a  numero, al kiu Giorgio Silfer, kunfondinto kaj ĉefredaktoro ĝis aprilo 1980, dediĉas analizon de la defioj dum la pasintaj 42 jaroj kaj ankaŭ pri la perspektivoj en la nuna jardeko.

Originala literaturo: “Ĉu Dio inas?” - poemo de Nicolino Rossi; “La fera barilo” – rakonto de Julian Modest; recenzo de Till Dahlenburg pri la poemaro “Esperanta versaro” de Jaroslav Krolupper.

Invito al teatra premiero: nova originala teatraĵo en nia lingvo, “La kronikoj de d-ro Hoffman”, verkita de Barry Friedman.

Lingvo nia: Anatolo Gonĉarov pri tio, kiel la popoloj buŝas propramaniere. La artikolo estas en ekskluziveco por LF kaj REGo.

La sepa arto: Giorgio Silfer pri “En Okcidento nenio nova”, kun interesa komparo pri la romano kaj la filmo.

Historio: Carmel Mallia pri la stranga vivitinero de la granda malta intelektulo kaj revoluciulo Manwel Dimech, kiu de prizonulo fariĝis lumulo.

Sociologio: Leen Deij eseas pri la globaligo, kaj Neli Holeviĉ prezentas la libron “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj” de Anatolo Gonĉarov, eldonitan antaŭ nelonga tempo.

La revuon “Literatura Foiro” posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Grafiko: Perla Martinelli. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando, rete lf-koop ĉe esperantio.net; aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 477 1-B, 11 apr 11]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0573 s s