Esperanta Civito

Paske 2013 la Afrika Kongreso en Esperanto

Kooperativo de Literatura Foiro akceptis la proponon partneri al Societo Internacia por la Paco Universala por organizi Esperanto-Kongreson pri Afriko, ĉirkaŭ Pasko 2013, do tuj post la pluva sezono, dum la klimate plej agrabla momento en la jaro.

Temas pri la projekto JAKE, kiun LF-koop prokrastis en 2010. La kongreso estos peresperanta, pli ol poresperanta. Ĝi pritraktos la kulturan, socian, politikan kaj ekonomian situacion de Afriko duonjarcenton post la dekoloniiĝo. Prelegos (en esperanto) kaj afrikaj kaj eksterafrikaj fakuloj kaj intelektuloj.

La sidejo estos en Buĵumburo, probable la nacia parlamentejo de Burundio. Post tritagaj kunsidoj, la kongresanaro moviĝos al la suda provinco de Makambo, kie ili vizitos la konstruatan Civiton de Paco en Njanzo, laŭ projekto Amahoro.

Aliaj aranĝoj, paralele al la AKE-programo, koncernos pli specife nian lingvon kaj kulturon: Afrika Esperantologia Tago, LTSEC-ekzamenoj, teatra kaj muzika vespero.

Informas lf-koop ĉe esperantio.net, kaj ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 477 4-B, 12 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0366 s s 
  Total: 0.0504 s s