Esperanta Civito

De la lingva problemo al la lingva justeco

Mark Fettes ripetas sin, nome la konceptojn el Prago 1996, per la ĵus publikigita unua raporto de la UEA-Komisiono pri strategiaj demandoj.

La raporto insistas pri la "vizio" de 1996, kvankam ne laŭ NI-formulo emfaze kontrasta al ALIAJ: "Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kies ĉies lingvaj rajtoj estas respektataj kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike kaj pace". En ĉi tiu deklaro aperas pluraj abstraktaj nocioj, kiuj bezonas precizigon.

Unuavice, kio estas lingvo kaj lingvaj rajtoj? Ĝis nun, nur la Esperanta Civito klare esprimis sin: ĝia respondo al la demando "kio estas lingvo?" situas en la art. 7 de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Siaflanke UEA neniam sin esprimis favore al tiu Deklaracio; ĝia delegacio ĉe UN en Ĝenevo eĉ rifuzis la donacon de kelkaj ekzempleroj de la koncerna libreto. Tamen UEA mem (kaj aliaj en Esperantio, ekster la Pakto) neniam donis sian formulon.

Kohere al tiu vizio, la misio de UEA, proponita de la komisiono Fettes (kie membras neniu el la ortodoksaj* opoziciuloj, ekz. Martin Schäffer), estus:
- konsciigi la mondan publikon pri demandoj de lingva justeco, kaj ilia rilato al aliaj gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj;
- kontribui al la ellaboro de sistemoj kaj al la disvastigo de rimedoj kaj metodoj por lingve justa komunikado;
- kreskigi interkulturan konscion, komprenon, kaj kunlaboron tutmonde.

La komisiono Fettes do relanĉas la konceptojn de Prago, kiuj efektive metis la Asocion en la nunan ideologian sakstraton. La esperantistaro devus transiri de la batalo por solvi la mondan lingvan problemon al la batalo por gardi la lingvan problemon!

Kaj oni alvenas al konkludoj certe ne sennaciismaj, kiel la sekva: "En lingve justa mondo, plurlingveco de homoj kaj socioj estas traktata pozitive." Oni sin demandus, kion faras Probal Dasgupta kaj Renato Corsetti en SAT, kvankam eĉ la SAT-kondukanto, Jakvo Schram, ĝis nun ne komprenis kio estas sennaciismo: ili ĉiuj tamen povus ricevi adekvatan klarigon de intelekte honesta homo, kia estas Gary Mickle.

Verŝajne la komisiono Fettes intuiciis, ke la rolo de esperanto pli kaj pli arieriĝas en la kohera apliko de tiaj premisoj. Por ne tute marĝenigi ĝin, unue Fettes enkondukas tre (tro) implican formulon: "Ĉiu homo havas la rajton uzi kaj transdoni iun ajn lingvon en la propra familio, kaj en memelektitaj grupoj kaj komunumoj ekster ĝi." Supozeble tio koncernus ankaŭ esperanton, sed ĉu la raportinto utiligas la vortojn grupo kaj komunumo laŭ la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj? Suspekteble, sed dubinde.

Eksplicita aludo al esperanto aperas nur aliloke en la raporto: "En lingve justa mondo, homoj estas traktataj same kaj havas samajn eblojn kaj rajtojn en la internacia komunumo, sendepende de la lingvo(j) kiu(j)n ili lernis denaske. Por kontribui al la realigo de tiu idealo, multaj homoj memvole lernas kaj uzas la internacian lingvon Esperanto, kiu pro sia relativa neŭtraleco kaj facileco provizas plej taŭ­gan bazon por egaleca komunikado, kaj krome portas pozitivajn valorojn kaj tradiciojn de interkultura kunlaborado kaj kreado."  Verdire UEA spertis tiom da sputoj kaj disputoj, ke la lasta frazo ŝajnas ne referenci al ĝi. Krome, kion signifas "relativa neŭtraleco"? Kaj ĉu "egaleca komunikado" estas egalrajta aŭ piĝineca? Nenia agnosko, ĉiukaze, pri la identiga funkcio de la lingvo, do ankaŭ de esperanto laŭ la transnacieca raŭmismo, kiu perceptas ĝin kulturlingvo, kaj ne helplingvo.

Male, Tyresö okulumas en lasta paragrafo: "En lingve justa mondo, gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj estas traktataj kun atento al ilia lingva flanko. Tio validas same por partopreno en la esploroj kaj diskutoj pri tiaj demandoj, kunlaboro pri trovado de solvoj, disvastigo de informoj, kaj mobilizado de sociaj fortoj." Kompreneble la leksiko evoluis: ne plu lingva kaj kultura aspektoj de pli vasta imperiismo, sed la lingva flanko de gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj. Sed almenaŭ unu Tyresö-ŝiboleto estas konservita: mobiliz(ad)o [de sociaj fortoj].

Kun tiaj strategiaj ideoj, UEA eĉ pli distanciĝus de la esperanta popolo, kaj pli proksimiĝus al la lingvokonservemaj (kaj politike dekstremaj) movadoj.

* Ortodoksa estas la opozicio kiu strebas elinterne reformi la establitan sistemon: ekzemple Savonarola estis ortodoksa reformisto de la eklezio, dum Lutero estis heterodoksa. Tre ofte, kiuj esperas modifi elinterne, tiuj trafas tristan finon...

[HeKo 477 6-A, 13 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0400 s s 
  Total: 0.0548 s s