Esperanta Civito

Afrika numero de Heroldo en 2010

Tuta gazeto dediĉita al Afriko? Nur LF-koop havas tiom da estimo al la tiea Esperantio, dediĉante ĉiujare tutan numeron de "Heroldo de Esperanto". Por ne mencii la preskaŭ chiunumerajn novaĵojn. Granda abundo, kompare al la (cenzura) silentado de alies periodaĵoj.

La afrika numero de HdE estas kutime la 17a en la jaro, nome la lasta. Tiu de 2010 aperis nur ĉi-semajne (post la unuaj numeroj de 2011), sed la bedaŭron pro la atendo kompensas la plezuro pro la enhavo. Des pli ke HdE sendas proprajn korespondantojn de Eŭropo al Afriko, por akiri unuamanajn informojn.

La vicredaktoro, sen. Dieter Rooke, iris persone al Benino por konstati ĉu vere Afrika Oficejo ekzistas, aŭ ĉu pravas c-ano Gbeglo kiu disklamadas pri blufo de UEA... En Lokossa, ĉe la sama korto, li trovis eĉ du esperanto-oficejojn; sed en kia stato kaj kun kiaj rilatoj inter si!

Pli konsolaj estas la raportoj pri la feminisma konferenco jarfine en Kinŝaso, kaj pri la evoluo de projektoj kaj iniciatoj en Burundio. Sed la korespondanto de HdE aparte interesiĝis pri Togolando, al kiu li dediĉis tutan paĝon: "El la taglibro de klasbatala civitano en Togolando".

Kiel fakte li perceptis tiun landon? Lomeo unuavide. Togolando historie. Sub la nacia flago. La vizitanto rolas kvazaŭ inspektoro, TIETO-IZo-TEK-UTE-UETA... Ni ekorientiĝu en la sigla ĝangalo de la togolanda Esperantio.

La tria paĝo, redaktita de sen. Perla Martinelli, proponas: Suda Sudano indikas vojon al Afriko, de Giorgio Silfer; Rajtoj de samseksemuloj en sudafrika eklezio, de Leen Deij; recenzo pri la nova disko de Vinilkosmo, el Kongolando; mikronovelo de Etel Zavadlav.

Kunlaboris, krom redakcianoj, Didier Agbolo, la togolanda junulo Kossi Edah, Koffi Gbeglo, Nelly Masemi, Marianne Mayika, Wim Posthuma. La numero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 478 4-B, 20 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0808 s s