Esperanta Civito

Tri intervjuoj en "Heroldo de Esperanto"

Tri intervjuoj faritaj dum la lasta Internacia Junulara Festivalo en Italio legeblos en baldaŭa numero de "Heroldo de Esperanto". La intervjuitoj estas JoMo, Daniele Binaghi kaj Lukasz Zebrowski.

La poliglota kantisto diras multon interesan pri si kaj pri la nuna momento de nia muzika kulturo. Interalie, kiu estas lia "ĝemela frato" en la esperanta muziko.

Daniele Binaghi klarigas kiel naskiĝis projekto Romeo, kaj kial originalaj komiksoj en esperanto praktike ne estas produkteblaj. Kaj li malkaŝas sekreton: kiel eblas rapide vendi duonon de la tuta eldonkvanto en esperanto al... neesperantistoj.

Lukasz Zebrowski rakontas pri la evoluo de TEJO, speciale pri ĝia kongreso. Eble 2013 rezervos agrablan surprizon por IJK en okcidenta Eŭropo.

La intervjuoj, faritaj de sen. Giorgio Silfer, aperos apud lia raporto pri la lasta IJF.

[HeKo 478 7-B, 26 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0562 s s