Esperanta Civito

Dua Ateliero pri beletra kreivo: sep akceptitaj

Sep virinoj el ses landoj (kaj du kontinentoj, inkluzive de Oceanio) estas akceptitaj kaj atendataj por la dua Ateliero pri beletra kreivo, okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 23-26 junio 2011, post la prokrasto kaŭzita de malsano de la gvidonto.

Al tri kunfondintinoj de la literatura rondo de La Kompaso dum la unua Ateliero en 2009 (Anjo Amika, Marie-France Conde Rey), aldoniĝas tri novaj beletremulinoj (Nicole Else, Lekanto, Mariangela Varese), kaj la redaktoro de la revuo "Femina", Perla Martinelli. Kvin el la sep havas la esperantan civitanecon.

La novaĵon ĝoje anoncas Feminisma Esperanta Movado, kiu organizas la Atelieron ĉi-foje sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. La programo artikiĝas laŭ tri partoj: matene komunaj studhoroj sub la gvido de prof. Giorgio Silfer, kiu responsis jam pri la unua Ateliero; posttagmeze individua trejniĝo, sekvej kolektiva diskuto; vespere femina kinoteko, laŭ unika kolekto kunmetata, iom post iom, de FEM sub la konsilado de la kinokritikistoj de "Femina" kaj "Literatura Foiro".

La dua Ateliero pri beletra kreivo, enkondukita de perkoresponda prepara kurso ankoraŭ okazanta, estas specife dediĉita al poezio, kun larĝigo de la intereso al muziko kaj kantado.

[HeKo 479 3-B, 30 apr 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0536 s s