Esperanta Civito

45a Internacia Verkista Renkonto: unua tago

Ekis la 45a Internacia Verkista Renkonto de PEN Internacia en Bledo (Slovenio), per ronda tablo gvidata de la prezidanto de la Slovena PEN, Marjan Strojan, dediĉita al la temo "Bibliodiverseco kaj la estonto de la verkado".

La aranĝon partoprenas la reprezentantoj de tridek du literaturoj: albana, angla, bosna, ĉeĥa, esperanta, eŭska, finna, franca, greka, hungara, israela, itala, japana, kanadangla, kataluna, kroata, kurda, makedona, nederlanda, palestina, portugala, rumana, serba, skota, slovena, svisfranca, svisitala, tibeta, triesta, turka, ujgura, usonangla. Nian literaturon reprezentas c-ano Giorgio Silfer, dramverkisto, publicisto kaj kritikisto.

La evidenta asonanco inter bibliodiverseco kaj biodiverseco kondukis la debaton al ĝenerala bedaŭro pro la stato de la libroeldonado kaj zorgemo pri la estonteco de beletro en la mondo de la globaliĝo. En tiu bedaŭro situas la ĉagreniĝo pro la morto de lingvoj.

Diference sonis la interveno (franclingva) de nia delegito, kiu atentigis ke la debato estis nur dudimensia: eblas kaj endas emfazi, ke la novaj teknologioj revigligis la civilizon de la skribo kaj lego, kompare kun tiu de la bildo, kaj krome akcelis pensliberon kiun la libro ne plu kapablas garantii; fakte la cenzuro ne plu timas la librojn, kiel antaŭ jarcento aŭ iom malpli, sed interreton -- sen kiu interalie ne okazus la jasmena revolucio.

C-ano Silfer ankaŭ atentigas ke la morto de lingvo estas natura fenomeno, pri kiu endas bedaŭri se ne postrestas atentinda kultura heredaĵo: la greka kaj la latina kaj la hebrea (ĉi-lasta resurektinta) estas mortaj lingvoj, sed esencaj por la homa civilizo, kaj daŭre kontribuantaj al ĝi. La intervenoj de Giorgio Silfer estis tre aplaŭditaj.

Hodiaŭ vespere la esperanto-poezio estos prezentita en publika deklamado ĉe loka kultura societo.

(HeKo 479 9-B, 5 maj 11)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0580 s s