Esperanta Civito

Naturamikaj aranĝoj en 2011

Estas almenaŭ kvar la rimarkindaj naturamikaj aranĝoj en Esperantio dum 2011.

Esperanta Naturamikaro aŭspicias la internacian Naturamikan Semajnon en Grindelvaldo (Berna Alparo), 21-27 aŭgusto 2011. La partoprenantoj loĝos en la tre komforta naturamika domo, kun duona pensiono. Ĉiutage ili ekskursos al diversaj celoj, kun propra piknikaĵo. Kun spurado de flaŭro kaj faŭno en esperanto. Aliĝis jam naturamikoj el Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Svislando. Organizas Kultura Centro Esperantista <kce ĉe esperantio.net>, informas ankaŭ nia redakcio.

Tute alia pejzaĝo en julio, ĉe internacia naturamika renkontiĝo en Suda Gobio, Mongolio. Tie abundas sabloj kaj dunoj, kaj eblas ekkoni la vivkutimojn de kamelbredistoj kaj ĉevalistoj. Informas: <batzaya ĉe yandex.ru>.

La dekan datrevenon EKOTUR festos ĉi-jare, sed per la nombro 11, ĉar la unua aranĝo (nur por biciklantoj, sub la akronimo IBIRE "INternacia BIciklista REnkontiĝo") disvolviĝis en 2001. Informas www.kava-pech.cz/ekotur

La 22a Mont-Kabana Renkontiĝo situos en Jesenice (preskaŭ ĉe la aŭstra-slovena landlimo), 29 septembro - 2 oktobro 2011. Siatempe iniciatita de Aŭstra Esperanto-Junularo, ĝi estas nun prizorgata de kroataj naturamantoj, ĉefe Vanja Radovanović. Informas www.keja.hr/mkr-n.html

(HeKo 480 2-B, 6 maj 11)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0547 s s