Esperanta Civito

La esperanta eŭropismo estas ektoplasmo

Pasis preskaŭ ne rimarkate la Eŭropa Tago, unu el la simboloj de Eŭropa Unio, delonge ekzistanta antaŭ la ekesto de EU mem, memore pri la deklaro de Robert Schuman, 9 majo 1950. Simbolo do pli frua ol la himno (el la Naŭa simfonio de Beethoven), la flago (transprenita el Konsilio de Eŭropo) kaj plej laste (en 2001, same kiel por la Esperanta Civito) la moto: "In varietate concordia".

Ĉiuj amasmediaj komunikiloj nature atentas nur pri unu simbolo: eŭro, kiu fakte simbolo (unuigilo) lastatempe ne estas, sed eventuale diablo (disigilo)...

Ankaŭ en Esperantio nek la eŭropisma partio E-D-E nek la principe eŭropisma asocio EEU dediĉis atenton al la Eŭropa Tago: neniu gazetara komuniko, blogero aŭ komentario de iu ajn el iliaj gvidantoj.

Efektive, la aŭtenta radiko de la eŭropismo estas en la federismo por kiu pledis la veraj ideologoj de la eŭropa unuiĝo, ekde Giuseppe Mazzini en 1834. Malgraŭ la abunda uzo de la termino "federacio" por landaj aŭ enlandaj societoj, federisma kulturo mankas en Esperantio, kun la unusola grava escepto de la Esperanta Civito, la sola organiza subjekto kiu aplikas la principon de subsidueco. La esperantistaro kreskis en plene centralisma kulturo, laŭ misfunkciantaj kaj tamen hierarkiaj aksoj. Ankaŭ tial la eŭropaj esperantistoj ne estas aŭtentaj eŭropistoj sed (en la plej bona kazo) homoj kiuj utiligas la horizonton de la eŭropa integriĝo nur kadre de specife vehikla finvenkismo.

Esperantio kontribuos efike al la konstruado de Eŭropo kiam ĝi ĉesos prediki pri kontinenta lingvo apud kontinenta mono, sed kiam ĝi kapablos montri ekzemplon de funkcianta supernacia civitismo.

Niaopinie la unua paŝo tiudirekte (ne nur por Esperantio) situas en difino, dum la lingvoinstruado, pri la ĝeneralaj principoj kiuj devus inspiri la pedagogian (kaj andragogian) agadon.

Necesas valora pedagogo aŭ andragogo (esperantlingva) kiu ne okupiĝu specife nur pri la gramatika instruado, sed pri la komplementeco inter du celoj. Nome: ĉu lerni esperanton estus parto de la transdono de la heredaĵo el konoj, strebe al la integrigo de la individuo en politika komunumo, aŭ ĉu lerni esperanton estus parto de la edukado prioritate bazita sur la disvolvo de la individuaj kreivo kaj aŭtonomio?

[legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto"]

(Giorgio Silfer)

[HeKo 480 7-A, 10 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0629 s s 
  Total: 0.0784 s s