Esperanta Civito

EU por la demokratiigo de UN

La EU-Parlamento (elektita rekte de la popoloj, laŭ proporcia sistemo) konfirmis sian apogon al la kampanjo por la UN-reformo, al kiu aliĝis ankaŭ la Esperanta Civito.

La pasintan lundon la parlamenta komisiono pri eksteraj aferoj de la EU-Parlamento aprobis rekomendon al la EU-Konsilio (kie la membroŝtatoj iam estis paritete reprezentitaj, sed nun ne plu), petante ĝin sin esprimi favore al "la kreo de parlamenta asembleo ĉe Unuiĝintaj Nacioj kadre de la UN-sistemo". 

La deklaro de Eŭropa Unio devus manifestiĝi okaze de la venonta Ĝenerala Asembleo de UN. Estas rimarkinde, ke la rekomendopropono venis el la kristandemokrata kaj liberala grupoj en la EU-Parlamento; en 2007 ankaŭ la socialista grupo estis inter la subtenantoj de la demokratiigo de UN.

La EU-Konsilio responsas pri la ekstera politiko de UN kaj ĝia bloka sekureco. Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la principon, ke la EU-Konsilio povas paroli nome de ĉiuj dudek sep membroŝtatoj.

[HeKo 481 1-A, 12 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0577 s s