Esperanta Civito

UEA pretervojas ankaŭ la Akademion

"La 10an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. interŝanĝi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj ktp., ĉefe en la kampo de terminologio.

Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaŭ kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991."

Laŭ la supra komuniko UEA ŝajnas ekokupi agadkampon specife lingvistikan, teorie rezervitan al la Akademio de Esperanto.

Ne estus la unua fojo ke UEA pretervojas gravan institucion, eĉ en aliancaj rilatoj, invadante ties agadkampon: ekzemple Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj, pri lingvoekzamenoj. Kun la rezulto ke UEA mem nun havas du paralelajn kaj inter si konkurencajn ekzamensistemojn (ambaŭ malkompletajn, cetere: al UEA-ILEI mankas la supera nivelo, al ITK-UEA mankas la niveloj A1, A2 kaj C2).

[HeKo 481 5-A, 14 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0568 s s