Esperanta Civito

Zamenhofologoj ree kunvenos en Svislando

La dua Simpozio pri Homaranismo, organizata de Scienca Instituto Zamenhof sub la prezido de c-ano Francisko Degoul, kunvenigos en Ĉaŭdefono plurajn eminentajn zamenhofologojn, kune kun interesiĝantoj pri la zamenhofaj ideoj pri religio, 15-20 aŭgusto 2011.

La Esperanto-Domo gastigos en sia konferencejo diversajn prelegantojn kiuj ne sukcesis veni okaze de la unua Simpozio: estas atendataj interalie prof. d-ro Davide Astori, c-ino Zofia Banet-Fornalowa, c-ano Tomasz Chmielik, c-ano Vinko Ošlak. Inter la pasintfojaj kontribuintoj konfirmis sian ĉeeston, krom la menciita Degoul, ankaŭ la Civitaj senatanoj prof. d-ro hab. Walter Zelazny, prof. Giorgio Silfer, d-ino Perla Martinelli.

Krom la scienca profundigo de la temo, aparta celo de la simpozio estas sondi la efektivajn eblecojn kunvoki (ĉiam al Svislando, laŭ la deziro de Zamenhof mem) la unuan kongreson de la homaranoj, en 2014, do cent jarojn post la dato por kiu la Majstro antaŭvidis ĝin.

Ankaŭ ĉi-kaze la raŭmistoj strebas valorigi nian kulturheredaĵon. Ni memorigu, ke Hilelista Esperanto-Komunumo aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito. Pliaj informoj tra KCE kaj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 482 6-B, 25 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0729 s s 
  Total: 0.0898 s s