Esperanta Civito

La opozicio insistas pri kongreso

Organizi jaran kongreson de la nova Esperantio estis unu el la kvalifikaj punktoj en la politika programo de la Blanka Listo, en la elektoj de 2006 por la Senato. Memkompreneble, fine de la nuna mandato, la opozicio insistas por ke io estu decidita tiurilate. Rezolucio estas preparata, kaj probable submetota al la ĉi-semajna parlamenta sesio en Milano.

La Kapitulo ne alprenis pozicion pri la temo, sed estas konsiderata la fakto, ke la situacio evoluas, kvante kaj kvalite. Unue, kreskas la nombro de la asocioj aliĝintaj al la Pakto, kun la neceso de laŭstatuta Asembleo.

Se la finance plej fortaj, kiel KCE kaj LF-koop, preferas kunvoki siajn jarkunvenojn aparte, en la unuaj du monatoj, aliaj kiel la Esperanta PEN (verkistoj), FEM (feministoj), HEK (hilelistoj) kaj ENa (naturamikoj) trovus avantaĝa la kunvokon de siaj asembleoj okaze de evento kiun multaj el ĝiaj kadroj devus jam partopreni, nome la parlamenta sesio de la Esperanta Civito. La tendenco al la (re)fondo de fakaj asocioj kaj institutoj raŭmisme orientitaj des pli aktualigos tiun avantaĝon.

Due, kreskas la bezono envolvi la afrikan Esperantion trans la ĝisnunaj partnerecoj. Afrikanoj apenaŭ povas vojaĝi al Eŭropo. Kunvoki parlamentan sesion en Afriko eblas nur se oni proponas pli ol du tagojn da kunsidoj. La koherigo de la konsorcio estas esenca por tia sinergio, kaj ĝuste kongreso helpas al tia sinergio.

La temo estas diskutenda en la Senato.

[HeKo 483 4-C, 31 maj 11]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0592 s s