Esperanta Civito

Elektita la oka Kortumo de la Pakto

La Forumo elektis hieraŭ en Milano per sekreta baloto la Kortumon de la Pakto por la Esperanta Civito, por la jarduo marto 2012 - marto 2014. El la ses kandidatoj por tri postenoj plej multe da voĉoj ricevis civitanoj Bertil Nilsson, Kep Enderby kaj Andrés Martín: ili estos la tri membroj de la Kortumo. Vicmembroj estos la kvara kaj kvina laŭ nombro da voĉoj: Zofia Banet-Fornalowa kaj György Nanovfszky.

La baloton partoprenis la delegitoj de: Esperanto-Societo "Sukceso", Heroldo de Esperanto, Kultura Centro Esperantista, Literatura Foiro, LF-koop, Itala Interlingvistika Centro, Teatro Espero Varsovio, Esperanta PEN-Centro, Esperanto Charente, Feminisma Esperanta Movado, Societo Internacia por Paco Universala, Hilelista Esperanto-Komunumo kaj Esperanta Naturamikaro. Entute dek tri el dudek kvin voĉrajtaj paktintaj establoj, laŭ vico de fonda jaro (ekde 1908 ĝis 2010).

Inter tiuj kies delegitoj ne partoprenis en la baloto, kaj tamen senkulpiĝis, estas Debrecena Bulteno, Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado, Laborista Esperanto-Rondo en Padovo, Meksika Esperanto-Federacio kaj Asocio pri Esperanto en Kamerunio.

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ne partoprenis en la baloto, kaj ne senkulpiĝis, ĉar ĝi ne indikis siajn novajn forumanojn, post la eksiĝo (el la posteno) de gec-anoj Arquillos kaj San-Segundo. Entute dek kvar AEU-anoj havas la esperantan civitanecon, inkluzive de la du menciitaj.

Esperanto-Federacio en Niĝerio trafis en la artikolo 5, paragrafo 1 de la Foruma Reglamento: "La establo kies forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj sinsekve estas konsiderata kiel eksiĝinta el la Pakto".

Ekde 1998, ĉi tiu estas la oka Kortumo de la Pakto.

[HeKo 484 2-C, 4 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0538 s s