Esperanta Civito

Kien la Sciencaj Institutoj?

La Forumo diskutis pri la esenco kaj estonteco de la Sciencaj Institutoj, dum sia hieraŭa sesio en Milano. Scienca Instituto estas realaĵo kiu arigas fakulojn pri temaro grava por la esperanta popolo: ĝi estas agnoskita de la Esperanta Civito kaj estas gvidata de persono kiu havas la esperantan civitanecon.

La celo de la Institutoj estas prioritate scienca, sed ankaŭ strategia: ili estas komuna domo, renkontejo kaj esplorejo por samfakaj kompetentuloj, inkluzive de tiuj kiuj ne volas peti la esperantan civitanecon.

Necesas flegi la intelektajn resursojn de Esperantio, kaj se fakulo ne fariĝas fekulo, nome ne kompromitas sin per antiraŭmismaj kalumnioj (kiuj unuavice malhonoras lin kiel scienculon), li estas sendube bonvena al tiu komuna domo. Por garantii la sciencecon de la Institutoj, ili ne rajtas aliĝi al la Pakto.

Danke al la stimulo de Scienca Instituto Zamenhof okazis kvalita kresko en la esplorado pri homaranismo, hilelismo, judaj aferoj, lige kun zamenhofologio. Ne same grava, sed rimarkinda, la stimulo el Scienca Instituto Dietterle, pri historiografiaj, demografiaj kaj statistikaj esploroj. Tria Instituto probable baldaŭ naskiĝos, rilate al lingvistikaj kaj metodikaj esploroj. La koncepto estas klara: la esperanta kulturo pli kaj pli koncentriĝas ĉirkaŭ la raŭmismo, la Civito estas ĝia portanta akso kaj la Institutoj estos rimedo por kunlaborigi ankaŭ ne Esperantianojn en la intereso de nia popolo.

La diskuto, kiun partoprenis pluraj parlamentanoj, inkluzive de la vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski, kaj de la vickonsulo pri edukado, sen. Bertil Nilsson, enfokusigis la gravecon de bibliotekoj kaj mediatekoj, la utilecon de vikiaj enciklopedioj, kaj diversajn kulturajn novaĵojn el la esperanto-mondo. Neniu dokumento estis aprobita, sed en la venonta mandato alvenos propono de direktivo.

[HeKo 484 4-C, 4 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0593 s s 
  Total: 0.0716 s s