Esperanta Civito

Prezida stafeto en Razgrado

La Esperantista Krea Renkontiĝo "Abritus" - EKRA en Razgrado (Bulgario), 10-12 junio 2011 estis la lasta por la ĝisnuna ĉeforganizantino, sen. Ivaniĉka Maĝarova, kiu transdonis la prezidon de la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kriĉev" al reprezentantino de pli juna generacio, c-ino Dimitrinka Kateva.

Kadre de la aranĝo, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj gastoj el la tuta lando, estis prezentitaj du novaj libroj: "Nuancoj" de Ljubka Stojanova kaj "Rudimentaj momentoj" de Lilia Nikolova. Koncertis la kanta grupo Sopiro. Estis anoncitaj la rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2011, sub la aŭspicio de la revuo "Literatura Foiro".

La loka gazetaro vaste reeĥis pri ĉi tiu aktivado de la esperantistaro en Razgrado.

[HeKo 485 4-B, 15 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0652 s s 
  Total: 0.0811 s s