Esperanta Civito

Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko

La 10an de oktobro 2006 la Esperanta Civito unuafoje celebros la Internacian Tagon de la Esperanto-Biblioteko (ITEB). La daton elektis la Civita Parlamento, aprobante la koncernan rezolucion meze de oktobro 2005.

Ĉi-jare la celebrado konsistos el la senpaga disponigo de kolora afiŝo al ĉiu esperanto-biblioteko kiu petos ĝin. La afiŝo, grafike realigita de Rolf Ernst, proponas sloganon: "kaj de libro venis Lingvo", kun suba traduko al la oficiala lingvo de la loko kie situas la biblioteko. La centra bildo proponas grafikaĵon kun la kovrilo de la Unua Libro, kaj la esperantlingvan klarigon: "10an de oktobro: Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko". Sub tio estas spaco por etnolingva anonco: ekzemple, en la itala, la frazo "La biblioteko de la lingva fakultato de IULM gastigas la plej riĉan kolekton en Italio de libroj, periodaĵoj kaj filmoj en/pri esperanto, danke al la kunlaboro kun la Esperanta Civito.

La afiŝo estas kompletigebla per etnolingvaj partoj, kaj eĉ produktebla per papero, fare de la Civito mem, laŭbezone, po tri eŭroj. Ĝi estas mendebla tra la redakcio de HeKo. Kopirajto ĉe LF-koop.

(sen. Bertil Nilsson, Vickonsulo pri kulturaj aferoj)

[HeKo 310 6-C, 27 sep 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0520 s s