Esperanta Civito

Novaj estraroj en Andaluzio

La 28an de majo 2011 en Malago okazis la ĝenerala Asembleo de "Marbordo de la Suno", loka societo aliĝinta al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

La Asembleo elektis sen. Julio Herrero Segura prezidanto, ges-rojn Juan Arjona Leyva sekretario kaj Marilò Torres Mateos kasistino, por etute triopa estraro. Konsekvence, c-ino Carmen San-Segundo Cordero ne estas plu en la estraro (vicprezidantino en la antaŭa mandato).

Kune kun alia civitano, c-ino San-Segundo laŭte kaj publike plendis kontraŭ sen. Herrero, akuzante lin pro centralismo kaj kvazaŭa despotismo. Evidente la akuzo ne ricevis apogon, se konsideri ke, por reelekti la saman prezidanton, la ĵusa Asembleo eĉ modifis la statuton: antaŭe ĉe "Marbordo de la Suno" ne eblis plenumi pli ol du prezidajn mandatojn sinsekve, sed nun sen. Herrero rajtis eniri sian trian.

Sen. Herrero demisiis de la estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kies sekretario li estis, jam antaŭ pli ol kvin monatoj. Neniu laŭstatute valida anstataŭigo ĝis nun okazis.

[HeKo 485 9-B, 19 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0761 s s 
  Total: 0.0898 s s