Esperanta Civito

Nia literaturo reprezentata en ĉiu PEN-komitato

La PEN-Komitato pri Verkistoj en Prizono akceptis la Esperanto-Centron inter siaj membroj. Tiel nia literaturo estos unu el la nemultaj reprezentataj en ĉiuj komitatoj de PEN Internacia.

Ĝis nun niaj delegitoj estis aparte aktivaj en la Pac-Komitato kaj en tiu pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto, kun pozitivaj kontribuoj okaze de interetnaj problemoj kaj rimarkinda rolo en la kunverkado de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Mankis nia ĉeesto en la Komitato pri verkistoj en prizono, kiu funkcias kvazaŭ paralele al Amnestio Internacia. Tio dependis parte de la malsufiĉa laborforto, parte de la neaktualeco de la problemo por nia komunumo: eble nia lasta verkisto en prizono pro politikaj kaŭzoj estis Armand Su en Popola Ĉinio, antaŭ trideko da jaroj.

La delegito de Esperanta PEN-Centro estos s-ino Chiara Macconi, kiu kunlaboras de tempo al tempo kun la revuo "Femina". Lombardino, vivanta inter Milano kaj Lugano, Chiara Macconi havis brilan karieron en la publikaj lernejoj, atinginte la rangon de inspektoro, kaj ankaŭ kiel privata entreprenistino. Ŝi aktivas jam de pluraj jaroj en la prizonula komitato, antaŭe por itallingvaj literaturoj: nun ŝia kompetento de ekstera membro transiras al nia popolo.

Tio signifas interalie, ke la nova Esperantio altiras valorajn homajn resursojn ankaŭ de ekstere.

[HeKo 486 1-B, 20 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0556 s s