Esperanta Civito

Ekis la dua Ateliero pri beletra kreivio

Startis hodiaŭ en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono la dua Ateliero pri beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado. Partoprenas nur virinoj (el Aŭstralio, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svislando), laŭ la celo de la ateliero, el kies unua eldono fontis la literatura rondo de "La Kompaso". La atelieron tamen gvidas viro, kiel pasintfoje: prof. Giorgio Silfer.

La akcento estas ĉi-jare metita al poezio, kun relativa rilato ankaŭ al kantado. Matene disvolviĝas kolektiva laboro, posttagmeze individua kreado. Post la vespermanĝo la grupo rekuniĝas por femina kinoteko, speciale selektita de c-ano Silfer. Interalie oni spektos la hispanan "Te doy mis ojos" (Al vi miajn okulojn), pri enhejma perforto; la francan "Séraphine", pri mizerulino kiu iĝis talenta pentristino; la francan "Le procès de Bobigny" (La proceso de Bobigny), pri abortigo; la internacian "Femmes du monde / Women of the World" (Virinoj de la mondo) de la fama artisto (pentre kaj kinematografe) Titouan Lamazou.

Neniu alia en Esperantio faras tiel multe por la virinoj, kiel la establoj en la Pakto por la Esperanta Civito. Eblas subteni tiajn iniciatojn ankaŭ finance, tra Fondumo Pro Esperanto.

[HeKo 485 4-B, 23 jun 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0759 s s 
  Total: 0.0892 s s