Esperanta Civito

Antologio de Leen Deij en Literatura Foiro


La venonta numero de "Literatura Foiro" (252, aŭgusto 2011), ĉefredaktata de Ljubomir Trifonĉovski, regalos la abonantaron per tuta poemaro de Leen Deij, kun arta enpaĝigo fare de Perla Martinelli. La antologio enhavas kvardekon da versaĵoj, selektitaj kaj aprobitaj de la aŭtoro mem en 2001: ĝi ampleksas pli ol duonan jarcenton en lia vivo.

La unuaj poemoj rilatas al la mondmilita tempo: "La vaginto", "Al la juda foririnto", "Terpomoj", "Vane", "La foto", "El la malnovaj kvaroj". Sinsekve ili plektiĝas (ekzemple per "Kien") al tiuj dediĉitaj al la maro: "La tajdo", "Konko", "Patrino Maro", "Ŝipestro Tabako", "Forveturo", "Nokto sur ferdeko", "Kanto de maristedzino". Du el ĉi-lastaj eniris la repertuaron de Kajto, per la muzikigo de Nanne Kalma.

La lirika sezono de Leen Deij proponas ne multajn ampoemojn: "Al korespondantino", "Al amata flegistino", "Timo", "Vi!", "Rakonteto".  Kaj, je distanco de pluraj jaroj, lia liriko nuanciĝis per sociaj temoj: jen inspire de la lingvo -- "Dilemo dolora", "Proletara lingvo", "Birdolingvo"; jen de la vivo -- "Letero de gastlaboristo", "La patrinoj de Plaza de Mayo", "Bonan nokton", "La gajno".

Naturpejzaĝojn pentris Leen Deij en "Alaŭdo", "Najtingalo", "Abioj", "La spegulo", "Mi simpatias vin[, aŭtuno]", iom post iom transformante ilin al efektivaj idilioj (laŭ la difino en "Enkonduko al literatura kritiko" de Giorgio Silfer) per "Se mi", "Kial ne?", "Fluo", "Miraklosento", "Medito", evolue al la filozofiaj kaj politikaj versoj de "Pensoj", "Tamen", "Kontrasto", "Venis paco", "Al la paco", "Fragmentoj" kaj lia unua "Kanto de la Esperanta Civito".

Leen Deij verkis interalie la versojn de la himno de SAT -- kiun fakte konas nur la (eks)SAT-anoj flegantaj esperanton kiel kulturlingvon, do la raŭmisme orientitaj, kia estis Leen Deij mem.

[HeKo 487 5-B, 5 jul 11]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0367 s s 
  Total: 0.0502 s s