Esperanta Civito

La misaŭgura fiasko de la Fettes-komisiono

Kara Renato,
[Corsetti anstataŭis la kunordiganton, Mark Fettes, en la lasta fazo de la komisiona laboro]

mi danke konfirmas la ricevon de la dokumento pri la komunika strategio de UEA, kvankam preskaŭ nedeteneblaj estas vortoj de seniluziiĝo, ke ĝi venas tiom malfrue.

Ĉefe pro la labora aspekto kaj do la neceso, ke la estraro kaj ĉiuj komitatanoj en urĝo konatiĝu kun tiom grava dokumento, kiu postulas analizon kaj tempon por elformi opiniojn kaj starpunktojn. Ja la Kopenhaga UK komenciĝos post ok tagoj kaj la Strategia Forumo okazos jam dimanĉon, la 24an de julio je la 15.00 horo.

Nu, tamen mi/ni klopodu superi amaron pro la obstakloj de vi menciitaj.

Tial mi petas ĉiujn komitatanojn laŭeble rapide -- ne atendante la renkontiĝon en Kopenhago -- konatiĝi kun ambaŭ dokumentoj, por ke la trihoraj debatoj dum la Strategia Forumo estu laŭeble efikaj kaj fruktoportaj.

Amike, Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario

* * * * *

La plej rimarkinda punkto en la raporto de la Fettes-komisiono estas: "la delegita reto estu nur konsultebla en datumbazo ĉe UEA.org kaj oni transformu la Jarlibron mem en specon de almanako, kiu aperas unufoje jare kaj resumas la atingojn kaj evoluojn de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro. Kunmetado de la Jarlibro okazus kunlabore inter la Centra Oficejo kaj volontula redakta teamo gvidata de estrarano". La ceteraj punktoj pri la komunikada strategio (inkluzive de la redakta linio de la organo de UEA) estas plejparte pleonasmaĵoj.

La fiasko de la Fettes-komisiono probable fortigas la pozicion de la reganta grupo kontraŭ kiu ĝuste Renato Corsetti kaj aliaj reagis en Kubo, post la anonco pri la maldungo de Stano Marĉek. Efektive por eviti ke la malvenko de sia grupo iĝu tute katastrofa pro la manko de dokumento entute, Corsetti mem intervenis je la dudektria horo... Tamen la fiasko envolvas, almenaŭ teorie, ne nur lin kaj Fettes, sed ĉiujn komisionanojn.

[HeKo 488 5-A, 17 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0542 s s