Esperanta Civito

La TEJO-kongreso en la lasta Heroldo

Akurate aperis la numero 2175 (9:2011) de "Heroldo de Esperanto", kies unua paĝo estas grandparte dediĉita al la Internacia Junulara Kongreso, ĵus finita en Ukrainio. La kronikon de la kongreso redaktis Przemyslaw Wierzbowski.

Ĉu ekzistas futuro por Sennacieca Asocio tutmonda? Etel Zavadlav, eksigita de SAT en 2009, opinias ke ne. Sed ŝi ankaŭ opinias ke ankoraŭ eblas revolucio klasbatala en la nuna mondo.

Ekzamenara konkurenco inter UEA kaj ILEI. Edzina kolportado en Finnlando, esperanto-opero en la festivalo de Avinjono. Malago 2009 superis Madridon 2011, kvante kaj kvalite. Fokuso pri Hungario. Ĉu kongresi en Afriko? Kaj kiel evoluas Meksiko?

Intervjuo al Jeremy Rifkin: por savi nian planedon. Leen Deij posteume pri samseksamo en Usono. La bestofarmo de Etel Zavadlav. Vinko Oŝlak replikas al André Cherpillod pri toponimoj. Antaŭ dek jaroj forpasis Ada Sikorska: AIS honoris ŝin.

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras la kooperativo de Literatura Foiro. Vicredaktoro: sen. Dieter Rooke.

[HeKo 488 8-B, 24 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0593 s s 
  Total: 0.0734 s s