Esperanta Civito

EU-prezida informilo en esperanto

La oficiala retejo de la pola prezido de Eŭropa Unio dediĉis hodiaŭ tutan paĝon al esperanto, okaze de la 124a datreveno de la tiel nomata "bileto de ellaso", nome la dua permeso de la cara cenzuro, por ebligi la distribuon de la Unua Libro, ĵus presita ĉe juda presejo en Varsovio, julie 1887.

Efektive la sola dato certa estas tiu de la unua cenzura permeso, legebla en la broŝuro mem: 2 junio 1887, laŭ la gregoria kalendaro. Plej verŝajne, laŭ atesto de Zamenhof mem, la dua permeso datiĝas je 21 julio 1887. Sed tradicie oni atribuas la 26an de julio.

La paĝo estas dulingva (angla kaj esperanto) kaj indikas la retadresojn de du polaj societoj, de retejo posedata de familio Kehlet kaj de didaktika komunumo.

Se la menciita paĝo fakte pritraktas nian lingvon, en pozitiva maniero, alia paĝo en la sama retejo prezentas specifan temon, rilate al diplomatia etiketo, ankaŭ en esperanto. La traduko estas bona, sed ne perfekta: "precedenco" tute ne signifas "prioritat(ec)on".

[HeKo 488 9-A, 26 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0562 s s