Esperanta Civito

La KoKuSoj komencas labori

Estas preskaŭ certe ke tri kandidatlistoj konkuros por la Senato de la Esperanta Civito, elektota 15 decembro 2011. Fakte estas tri la formiĝantaj Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSoj).

La KoKuSo por la Verda Listo kunvenos ĉi-monate en Svislando: ĝi konsistas el sen. Perla Martinelli, Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny. Oni jam scias ke ĝi formaligos la ĉefkandidatecojn de sen. Marie-France Conde Rey (numero 1) kaj Ljubomir Trifonĉovski (numero 2).

Por la Blanka Listo profiliĝas konfirmo pri du ĉefkandidatinoj: sen. Nelly Holevitch kaj Anna Bartek; sed la decido ne estas ankoraŭ alprenita.

Por la Ruĝa Listo ankaŭ eblas ke virino situos inter la du ĉefkandidatoj, laŭ informo de sen. Rooke.

Estas atendate, ke la ekstereŭropaj kontinentoj estos pli reprezentataj en la kandidatlistoj, ol estis en 2006, precipe pro la kresko de la civitanaro en Afriko.

La KoKuSoj devos formale komuniki ankaŭ la strategiajn programojn kaj la sloganojn de la koncernaj listoj. La sloganoj en 2006 estis: "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito" (Verda), "Civito bezonas kaj popolon kaj Dion" (Blanka), "Por Civito fondita sur la laboristaro" (Ruĝa).

[HeKo 489 7-C, 7 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0207 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0641 s s