Esperanta Civito

La Fonduma Konsilio estas kunvokita

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto kunvenos en Svislando, 20 aŭgusto 2011, laŭ kunvoko de sia prezidanto, sen. Giorgio Silfer.

La Fonduma Konsilio dediĉos sian atenton al la diversaj projektoj pri nemoveblaĵoj, specife en Andaluzio kaj Burundio. Tial dum parto de la kunveno alestos ankaŭ la investantoj en la projekto de Esperanto-Domo en la provinco de Malago. Unu el ili translokiĝos al Malago ĉi-aŭtune, kaj tie restos ĝis la aĉeto de la nemoveblaĵo, helpe ankaŭ de la prezidanto de Esperanta Naturamikaro, societo registrita en Hispanio.

La Konsilio pritraktos ankaŭ la proponon dungi oficiale dum kelkaj monatoj responsulon pri financa kresko. Tia dungo estas necesa, ĉar fondumo kiu ne havas almenaŭ unu salajraton ne rajtas ĉerpi el gravaj subvenciaj fontoj ekster Esperantio.

[HeKo 489 9-C, 7 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0557 s s 
  Total: 0.0726 s s