Esperanta Civito

Walter Zelazny prelegas en KCE

Kadre de la dusemajna kurso por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, senatano de la Esperanta Civito, instruas ĉi-semajne pri sociologio kaj geopolitiko.

Fakulo pri etnaj temaroj, sen. Zelazny komparas la situacion de la kabinda popolo al aliaj ene de geopolitikaj paradigmoj. Laŭ li, "estas absolute certe ke la kabinda demando solviĝos per la sendependeco, same kiel okazis por Eritreo kaj Suda Sudano: estas nur afero de tempo".

La okupacio de Kabindo fare de Angolo daŭras de pli ol tridek kvin jaroj, kun la pasiva subteno de la eksa kolonia potenco, nome Portugalio. La kabinda demando iĝis pli konata post la sanga agreso kontraŭ la buso de la togolanda futbalteamo, veturanta tra Kabindo okaze de la lasta afrika turniro. La atenco, kiun Luando atribuis al kabindanoj, laŭ la Kabinda Respubliko estis organizita de Luando mem.

[HeKo 490 1-C, 9 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0499 s s 
  Total: 0.0650 s s