Esperanta Civito

Ankaŭ ERA partoprenos en Asizo

Ankaŭ Esperanto - Radikala Asocio partoprenos en la porpaca marŝo Peruĝo-Asizo 25 septembro 2011. Tion anoncis hodiaŭ ERA, plurajn semajnojn post la aliĝo de la Esperanta Civito.

ERA organizos ankaŭ informan lecionon pri esperanto kaj la rilatoj inter lingvo kaj povo, dum la renkonto "Mil gejunuloj por la paco" en Bastia Umbra (apud Peruĝo), 23-24 septembro.

"Ni marŝos por emfazi ke la paco pasas tra la fino de la lingva koloniigo kaj la eko de esperanto kiel lingvo de transnacia demokratio kaj egala ŝanco inter homoj kaj popoloj" konkludas la gazetara komuniko de ERA.

ERA estis fondita de Giordano Falzoni en 1987. Ĝian gvidon baldaŭ transprenis Giorgio Pagano, kiu plu tenas ĝin. En dato 5 aprilo 1997 la estraro de Universala Esperanto-Asocio decidis rompi definitive kun ERA. La koncernan komunikon el Roterdamo sendis Osmo Buller, ĝenerala direktoro, 11 julio 1997.

Per tiu unuflanka decido UEA celis marĝenigi tiun asocion el la malnova Esperantio. Pluaj kontaktoj ekzistis inter ERA kaj SAT, kies agonio (atestita ankaŭ de la lasta kongreso en Sarajevo) tamen igis ilin superfluaj. En sia akademia disertacio Federico Gobbo, mem antiraŭmisto, difinis tiun decidon de UEA "absolute maloportuna".

ERA partoprenis en la unua Forumo por la Esperanta Civito (en Ĉaŭdefono 1998), sed ne en la dua (Karolovaro, 1999) nek en la tria (Sabloneto, 2001). Sekve ĝi mem marĝenigis sin el la nova Esperantio.

[HeKo 490 3-A, 11 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0543 s s