Esperanta Civito

La KoKuSo ekdifinis la Verdan Liston 2011

Hodiaŭ kunvenis en Ĉaŭdefono la KoKuSo de la Verda Listo, en fizika alesto de ĉiuj siaj membroj, nome Perla Martinelli, Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny. Estis tuj konsulteblaj ankaŭ la eliranta Konsulo kaj la ĉefkandidato al la konsuleco.

La KoKuSo formaligis la du ĉefkandidatojn: 1) Marie-France Conde Rey; 2) Ljubomir Trifonĉovski. Ĝi ankaŭ formaligis la rekandidatigon de Agneta Emanuelsson, Jarl Hammarberg, Julio Herrero, Chamberline Nguefack, Giorgio Silfer, Walter Zelazny. Ĉiuj kandidatoj, post la du unuaj, estos enlistigitaj laŭ alfabeta vico.

Sen. Perla Martinelli preferus esti forumano (por la revuo "Femina"), sekve ŝia pozicio ne estas difinita. Same ne estas difinita la pozicioj de Giulia Gagliardi, Nico Grisafi kaj Elena Grisafi Favre, kiuj kandidatis en 2006. La KoKuSo kontaktos ilin por demandi ĉu ili akceptas la kandidatecon ankaŭ por 2011.

La Verda Listo enhavos interalie kvar afrikanojn, unu amerikanon kaj unu azianon. De ili kaj de aliaj en Eŭropo la KoKuSo atendas respondojn.

La kunvenintoj ankaŭ diskutis pri la programo kiun la Verda Listo proponos al la voĉdonontoj.

[HeKo 490 6-C, 14 aŭg 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0569 s s