Esperanta Civito

Dua kandidatlisto por la Senato

La Verda Listo estas la dua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito" kaj la simbolo "Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj".

La ĉefkandidatoj de la Verda Listo estas la elirantaj gesenatanoj Marie-France Conde Rey kaj Ljubomir Trifonĉovski, je siaj eventuale triaj mandatoj. Jen la tuta listo (kun la ĉefa eduklingvo kaj la rezida lando):

1) sen. Marie-France Conde Rey, franca, Francio
2) sen. Ljubomir Trifonĉovski, bulgara, Bulgario

3) Joël Batila, fjota (kabinda) kaj portugala, Francio
4) Marco Cattaneo, itala, Italio
5) sen. Agneta Emanuelsson, sveda, Svedio
6) Nico Grisafi, itala, Italio
7) sen. Jarl Hammarberg, sveda, Svedio
8) Bernard Henry, franca, Francio
9) sen. Julio Herrero Segura, kastilia, Hispanio
10) Marc Hiltbrand, franca kaj angla, Svislando/Francio
11) Riichi Karibe, japana, Japanio
12) Martin Mbazumutima, runda kaj franca, Burundio
13) Margarita Nájera Sepúlveda, kastilia, Meksiko
14) sen. Chamberline Nguefack Zedong, franca, Kamerunio/Ganao
15) Frédéric Nimubona, runda kaj franca, Burundio
16) Paolino (Paolo) Penacchio, itala, Italio
17) sen. Giorgio Silfer, itala, Svislando
18) Alphonse Waseka, franca, Kongolando
19) sen. Walter Zelazny, pola, Pollando

Entute dek kvin viroj kaj kvar virinoj; dek tri en Eŭropo, kvar en Afriko, po unu en Ameriko kaj Azio. Ok el ili estas elirantaj gesenatanoj. Ankaŭ en 2006 la Verda Listo enhavis dek naŭ kandidatojn, do la eblan maksimumon.

La Kortumo estas kontrolanta la regulecon de ĉiu kandidateco.

[HeKo 491 8-C,  29 sep 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0930 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1370 s s