Esperanta Civito

Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento?

Okaze de la centa datreveno de la Fundamento de Esperanto, ĉiu numero de "Literatura Foiro", jarkolekto 2005, dediĉis eseojn al la eventoj de 1905. Kontribuis interalie Perla Martinelli, Carlo Minnaja, Giorgio Silfer. Unu el la demandoj traktitaj en tiuj eseoj estas "Ĉu la antaŭparolo estas parto de la Fundamento?". La respondo estas negativa, laŭ la studoj en LF.

La negativan respondon subtenas la opinio de Zamenhof en la antaŭparolo mem; la frontispico de la libro, kiu klare inkluzivas en la verkon nur tri partojn – gramatikon, ekzercaron, universalan vortaron; la malaprobo de la organizaj proponoj el la antaŭparolo, fare de la Bulonja Kongreso, kiu samtempe aprobis la Fundamenton; la listigo de ĉiuj Fundamentaj vortoj (rimarku la majusklon) en la universala vortaro, dum pluraj vortoj de la antaŭparolo mankas en ĝi: la Akademio de Esperanto oficialigos ilin (nome aldonos ilin al la universala vortaro) nur en la 1950aj, laŭ propono de Gaston Waringhien; la klarigaj intervenoj pri la aŭtoritateco de la Fundamento fare de Zamenhof, Boirac kaj aliaj okaze de la Ido-krizo.

Kelkaj nuntempaj akademianoj opinias ke la antaŭparolo estas integra parto de la Fundamento. La ĉefa (fakte unusola) argumento de tiuj "prefacistoj" estas, ke sur la antaŭparolo baziĝas la aŭtoritateco de la Akademio, unuavice ties rajto decidi en ekskluziveco pri Oficialaj Aldonoj al UV. Ili do opinias ke la komitato kreita en Bulonjo-ĉe-Maro (el kiu evoluis la nuna Akademio) koincidus kun la "centra aŭtoritata institucio", kiun proponis Zamenhof en la antaŭparolo. Sed la Bulonja Kongreso eksplicite rifuzis tiun proponon, kiu enhavis kaj lingvan kaj organizan facetojn. Laŭ sugesto de pastro Peltier, la asembleo unue distingis la du facetojn; due aprobis ke ekzistu ia senaŭtoritata Lingva Komitato, por "konsilado" al Zamenhof; trie malaprobis (ĉefe sub la brua premo de Cart kaj lia partio) ĉian ideon pri centra organizo.

En 1906/1907 evidentiĝis, ke la aŭtoritatecon super la lingvo havas la Universala Kongreso: nur al ĝi Zamenhof, Boirac kaj aliaj eksplicite asignis la povon ŝanĝi la Fundamenton, ĉar nur UK aprobus tiajn deklaraciojn kia estis la bulonja. Konsekvence la tiama Lingva Komitato kaj la nuna Akademio ne rajtas aprobi modifojn al la Fundamento, sed maksimume proponi ilin al instanco (UK), kiu tamen ekde Prago 1921 (skismo de la laborista movado) ne plu ekzistas, nome transformiĝis iom post iom al tio kio ĝi hodiaŭ estas: la UEA-kongreso. Kio estas tute alia afero. Aldone, la statuto mem de la Akademio preskribas al ĝi esence konservativan, lingvodefendan rolon: neniel avangardan, sed precipe ariergardan.

La prefacistoj emas do atribui al la Akademio povon kiun ĝi ne havas, kaj ne rajtas havi. Restas la demando: laŭ kies aŭtoritateco kaj ĝis kioma grado la Akademio longigas la Universalan Vortaron? Ĉi tie la interpretoj diverĝas.

La prefacistoj opinias ke la aŭtoritatecon donas la antaŭparolo al la Fundamento, kaj vastigas tion ĝis la kreo de estonta Akademia Vortarego, kiu devus "normigi" la leksikon, kaj eventuale forbalai PIVon -- fakte la prefacistojn karakterizas certa malaprezo pri PIV, kiun ili interalie montras per kvazaŭ persona malestimo kontraŭ ĝia aŭtoro, Gaston Waringhien.

La "neprefacistoj" (inter ili ĉiuj raŭmistoj) opinias ke la aŭtoritateco venas nur el la komisio fari korektojn al la tradukoj de la oficialaj radikoj en la Fundamento. Komisio kiun la tiama Lingva Komitato plenumis en la 1910aj jaroj, kaj kiu spontane vastiĝis al la Oficialaj Aldonoj. Oficialaj Aldonoj kiuj devintus ĉiufoje esti aprobitaj de la Universala Kongreso, sed pri kiuj UK efektive neniam sin esprimis, tiel longe kiel ekzistis la vere universala UK (do ĝis 1921). Fakte la nuna Akademio gardis la rajton fari proponojn, dum ne ekzistas plu la organo kiu rajtas ilin aprobi. Kaj konsekvence, la Akademio mem aprobas siajn proponojn.

La problemo de la aŭtoritateco de la Akademio strikte ligiĝas al la demando: kiun, kion la decidoj de la Akademio devontigas, krom la akademianoj mem?

En lastatempaj Oficialaj Informoj (organo kiu rekomencis aperi post kelkjara paŭzo) oni legas: "Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj."

La supra prezento estas tre prudenta, kaj evitas la arogantecon de la prefacismo. Sed la Naŭa Oficiala Aldono certagrade spegulas, laŭ mi tro multe, tiun prefacismon. Pri tio tamen alian fojon.

sen. Perla Martinelli, akademiano kaj lingva komitatano

[HeKo 313 2-A, 17 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0614 s s