Esperanta Civito

Civitanoj en ARKONES 2011

ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES), 23-25 septembro 2011 en Poznano, estis karakterizita de la kontribuoj de almenaŭ tri intelektuloj kaj artistoj kun la esperanta civitaneco.

C-ano Tomasz Chmielik prelegis pri la jida muziko. Interalie li rakontis al ni, en kiuj cirkonstancoj li sukcesis realigi la libron + kompaktan diskon "Kantoj de Mordehaj Gebirtig en Esperanto." Krome, kun Robert Kaminski li prelegis pri "Stato kaj perspektivoj de la instruado de Esperanto en Pollando".

Nia kara Jarlo Martelmonto prezentis ege interesan spektaklon: AL, SUB, DE, kun la kontribuoj de Solotronik kaj Lu Wunsch-Rolshoven.

Al la jam tradicia "Miela Vespero" kontribuis Anjo Amika, Zuzana Kornicka kaj la junulara teatra grupo el Bjalistoko.

Dimanĉon matene, paralele okazis du ege interesaj prelegoj: de c-ano Tomasz Chmielik pri Mia Stelo, libro de Felicja Raszkin-Nowak,  kaj de s-ro Jefim Zajdman pri Raul Wallenberg, forgesitaj esperanto-pioniroj kaj sekretaj servoj.

Je tagmezo komenciĝis la koncerto de Anjo Amika, kiu prezentis du tute novajn kantojn en Esperanto, apud la repertuaro laŭ la enhavo de Bela Revo. La sukceso estis grandega. Tuj post la koncerto ŝi estis reinvitita al la sekvontjara ARKONES. Anjo donis intervjuon al la retradio "Varsovia Vento". La kantoj estis surbendigitaj de alia redaktoro, Barbara Pietrzak, kiu estas la redaktoro de la Esperanto-retradio, kiu bonŝance funkcias danke al Barbara kaj al ŝiaj kunlaborantinoj.

[HeKo 492 5-A, 5 okt 11]]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0563 s s