Esperanta Civito

Esperanto en la Internacia Tago de Poezio

La Internacia Tago de Poezio, organizita en Lugano fare de la svistala PEN-klubo, prezidata de Franca Tiberto, gastigis interalie esperanton: Giorgio Silfer enkondukis itallingve la poemon de Gyula Illyés "Unu frazo pri la tiraneco“, kiu antaŭ precize kvindek jaroj koincidis kun la hungara popolleviĝo kontraŭ stalinismo, kaj sekve deklamis la unuajn dudek versojn de sia esperanto-traduko.

Inter la gastoj de la Internacia Tago estis multaj svisitalaj poetoj, de la juna Daniele Bernardi ĝis la dojena Giovanni Orelli , kaj kelkaj famaj eksterlandanoj, kiel la portugala Casimiro de Brito, la itala Milli Graffi kaj la slovena Ciril Zlobec , kiu antaŭ kelkaj jaroj estis kandidato al la prezidenteco de la sendependiĝinta Slovenio.

La debato enfokusigis plurajn elementojn pri la rolo de poezio nuntempe, post la granda eksperimenta sezono de la 1980aj. Kelkaj ideoj, interesaj ankaŭ por la evoluo de la esperanta poezio, situos en aparta eseo de Giorgio Silfer, aperonta en "Literatura Foiro“.

[HeKo 313 4-B, 21 okt 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0512 s s 
  Total: 0.0660 s s