Esperanta Civito

Forta kresko de la civitanaro en Afriko

Ĉi-semajne aperos la rezultoj de la dua censado de la Esperanta Civito. La censado okazas ĉiun kvinan jaron laŭ regula kadenco je la 30a de novembro, koincide kun la definitiva listigo de la voĉrajtaj por la Senato.

Laŭ komuniko de la vickonsulo pri internaj aferoj, estas forta kresko en Afriko, kie la civitanaro praktike duobliĝis: ili estis 62 en 2006. Aliaj landoj kun rimarkinda (pli ol duobla) kresko estas, ekzemple, Meksiko kaj Hispanio.

Ni memoru, ke la esperanta civitaneco estas senpaga, sed malfacile akirebla. Necesas la garantio de paktinta establo kaj Lex Valeria enkondukis la devigan posedon de LTSEC-diplomo laŭ nivelo A2 por la civitaniĝo tra parenceco.

Tre multaj en la civitanaro ne membras en tradicia esperanto-societo supernacia kaj eĉ pli multaj ne partoprenas en Universalaj Kongresoj aŭ/kaj SAT-kongresoj. Temas do pri tute alia publiko ol tiu de UEA respektive SAT. "Se ne ekzistus la Esperanta Civito, mi estus delonge kabeinta" estas frazo ofte aŭdebla ĉe raŭmistoj.

[HeKo 495 3-C, 29 nov 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2130 s s 
  Total: 0.2268 s s