Esperanta Civito

La decembra numero 254 de LF

Steve Jobs kaj esperanto? Jes, jes: en la decembra kajero de la revuo “Literatura Foiro”, kiu per la numero 254 finas sian 42an sezonon kun kovropaĝoj dediĉitaj la naturaj fenomenoj okaze de la Jaro de Arboj - 2011.

Omaĝe al Steve Jobs, kiu ŝanĝis la percepton pri la Pomo kaj la Mondo per dek inventoj (“Apple I” en 1976, “Apple II” en 1977, “Lisa” en 1983, “Macintosh” en1984, “NeXT” en 1989, “iMac” en 1998, “iPod” en 2001, “iTunes store” en 2003, “iPhone” en 2007, “iPad” en 2010) kaj per pliaj tricent patentoj, la revuo publikigas lian enorme saĝan oratoraĵon en la Stanford-universitato, 2005. La finaj frazoj, en traduko de Ljubomir Trifonchovski kaj Barbara Ilieva nialingven, alvokas tute same kiel en la laste aperinta numero de “The Whole Earth Catalog” de Stewan Brand antaŭ preskaŭ kvardek jaroj kaj ripetite akcentitaj fine de Steve Jobs: “Restu malsataj! Restu malprudentaj!”. La revuo aldone notas: “Ĉu ironio de sorto aŭ en nia jam globale envolvita mondo ŝajne nenio estas hazarda? La forpaso de Steve Jobs je 6 oktobro 2011 koincidis kun la kulmino de la agado de la antiglobalisma movado “Okupu Wall Street”, kiu uzas por siaj celoj teknologiajn inventaĵojn de Steve Jobs, persono kun granda praktika kontribuo por la teknologia globaliĝo.

Same kiel la teknologia Olimpo ne estas facile grimpebla kaj konkerebla, ankaŭ la literatura Olimpo ne ĉiam estas facile grimpebla kaj finfine konkerebla: Etel Zavadlav forestas ĉi-numere, kvankam ĝis la lasta minuto la redakcio atendis la trian parton de ŝia esperdona rakonto “Mastrino de ringoj”. Ni atendas por la februara numero en 2012.

Ĉiukaze la decembra LF 254 tute ne malrevigas siajn fidelajn legantojn. Jen la uvertura poemo de Gabriel Mora i Arana inspirita de poemo de José Maria Lopes-Pico, sialoke inspirita de la fama pentraĵo “La source” de Jean-Auguste-Dominique Ingres; jen la (preskaŭ-)prozaĵo (ĉu ne temas pri poemo?) de Barry Friedman; jen elektite el la poezio de Czeslaw Milosz (okaze de la centa naskiĝa datreveno de la pola literatura Nobel-premiito) en tradukoj de Kris Long, Tyburcjusz Tyblewski kaj Irena Missiuro (por la aperonta nova “Pola Antologio” sub la zorgo de Tomasz Chmielik). Leif Nordenstorm ek-eseas pri la Biblio: ne nur kiel Sankta Skribo sed ankaŭ kiel literaturo.

Kio pli en la decembra numero de LF? Francisko Degoul pri la kontribuo de Ludoviko Zamenhof al la Kongreso de Rasoj, antaŭ cent jaroj; Armando Zecchin postsimpozie pri la Homaranismo; nova projekto de Radoslaw Nowakowski kun specimeno el ĝi; Zeki Ergas (tradukita de Donald Broadribb) pri la lingvaj rajtoj de la mapuĉeanoj; Carlo Minnaja pri la centkvindeka datreveno de la unueco de Italio.

Mariana Evlogieva recenzas la diskon “Revado” de Reverie. Giorgio Silfer levas la kurtenon de Melpomena: krokize pri la lasta spektaklo de Moni Ovadia (la ĉefa hebrea aktoro-reghistoro en Italio) pri ciganoj kaj judoj kaj aliaj diasporoj.

Interesa enhavo de la decembra numero de via ŝatata revuo “Literatura Foiro”, ĉu ne? Abonu, reabonu! Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage che Kooperativo de Literatura Foiro, cp 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete <lf-koop ĉe esperantio.net> aŭ­ ankaŭ­ tra nia redakcio.

la revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo ĉe mail.bg>.

[HeKo 495 9-B, 7 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0698 s s 
  Total: 0.0852 s s