Esperanta Civito

Jakvo Schram demisiis (definitive?)

Kvankam li anoncis relative ofte sian demision de unu posteno aŭ la alia, ŝajnas ke ĉi-foje Sennacieca Asocio Tutmonda vere perdis la plej malbonan prezidanton (de la Plenum-Komitato) en sia tuta historio. Kiel redaktoro li ne estis la plej malbona, ankaŭ ĉar "Sennaciulo" havas atenta(j)n provlegisto(j)n.

Jen la konciza komuniko de Schram (malferman leteron li sendis al la SAT-anaro):
"Ĉar mi ne plu estas membro de SAT, nek Prezidanto laŭleĝe de SAT, nek prezidanto laŭstatute de [la] Plenum-Komitato, mi ne vidas kialon prizorgi ĉi tiun liston [en Ipernitio]. Kiam Petro kaj Dieter inter si decidis kiu gvidas la grupon ĉi tie ili bonvolu viŝu min kiel administranto[n]. Ĉar labori por SAT estas ege danĝera -- oni subaŭskultas kaj kontrolas viajn mesaĝojn -- ĉar la asocio ne respektas homajn rajtojn, mi ne volas plu havi ion komunan kun ĝi."
(Jakvo Schram)

Se temas pri subaŭskultado, prefere kaŝlegado, kamarado Schram havas nenion por riproĉi al aliaj. Se temas pri Ipernity, li (kun)kulpas pro delikto de uzurpo de identeco.

La rilatoj kaj la sintenado de la Esperanta Civito al SAT estas klare priskribitaj en respondo de la Kapitulo al interpelacio de la Blanka opozicio, en februaro 2009.

[HeKo 496 4-A, 12 dec 11]

Komentarias Nicole Else el Aŭstralio:
Schram akuzas min pri manipulado de mesaĝoj kiujn mi estus sendinta al vi. Ĉu mi iam ajn korespondis kun vi menciante SAT? Neniam. Nur unufoje mi ja skribis al la redaktoro de "Femina" pri la fakto ke SAT ne akceptis mian membriĝon.
Mia filo estis eksigita el la SAT diskutlisto ĉar li lasis min defendi min kiam Jakvo skribis al la grupo ke mi elektis ne fariĝi membro de SAT. Mi ne fariĝis membro ĉar li sendis al mi leteron ke ili ne akceptos mian membriĝon. Je tiu tempo mi pensis ke fariĝi ano de SAT povus esti bona ideo. Nun mi ne plu tiel pensas.
Aŭ ĉu mi eraras kaj temas pri alia persono, ne pri mi kaj mia filo? Tamen tiam estas mensogo de Schram ke nur unu persono estis eksigita. Mi aŭ mia filo neniam ricevis avertojn de SAT ne komuniki kun vi. Cetere mia filo ne plu povis legi ian ajn mesaĝon de la grupo, do ne temis pri simpla filtrado. Aŭ ĉu Jakvo pensas pri Etel Zavadlav? sed ŝi estis eksigita el la asocio, dum mia filo estis eksigita nur el la diskutgrupo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0732 s s 
  Total: 0.0867 s s