Esperanta Civito

Post la decido de LK kontraŭ X-surogato

La Konsulo de la Esperanta Civito, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, konstatis la decidon de la Lingva Komitato, kiu kondamnas la X-sistemon kiel kontraŭfundamentan.

La apliko de tiu decido dependas de la ekzekutiva povo: nur specifa dekreto de la Konsulo povas dikti oficialan lingvouzon ene de la Civitaj instancoj. Kompreneble ĉiu individuo estas libera rilate al sia privata lingvouzo.

En la oficiala organo de la Esperanta Civito la ĵusa decido de la LK estas jam aplikita de longe.

Kio okazus, se la Akademio de Esperanto sin esprimus alimaniere pri la temo? "La raŭmistoj respektas la Fundamenton. Pri la kontraŭfundamenteco de alies lingvouzo ni ne interesiĝas: la publiko mem opinios", komentarias unu el la Lingvaj Komitatanoj.

[HeKo 313 6-C, 23 okt 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0575 s s