Esperanta Civito

Esperanto-Domo en Andaluzio: definitiva decido

Danke al la valora laboro de gesenatanoj Julio Herrero kaj Perla Martinelli, komisiitaj de Fondumo Pro Esperanto, la prezidanto de la Fonduma Konsilio (sen. Giorgio Silfer) subskribos ĉi-semajne la unuan dokumenton por la aĉeto de la Esperanto-Domo en Andaluzio. La proceduro mem estos jure kaj teknike finita ene de du monatoj. 

La konstruo, trietaĝa, situas en la urboparto de Malago nomata El Palo (direkte al Almerio). Ĝi estos la unua Esperanto-Domo situanta ĉe la marbordo de la Mediteraneo, dua en la historio post la pereinta projekto en Primoŝteno en la 1960aj.

En la Esperanto-Domo situos la jura sidejo de Esperanta Naturamikaro, kies membroj tie kunvenos por sia jara asembleo probable en marto 2012. La teretaĝo, kun bela salono, estos destinita al la komunaj aktivecoj, precipe al lingvaj kaj kulturaj seminarioj. La supraj etaĝoj enhavos kontoron kaj tri dormoĉambrojn. La ĉambro sur la tria etaĝo kun bela terasbalkono, estos ekipita per propraj tualeta kaj kuira anguloj, tiel ke ĝi estos luigebla al gastoj aparte de la tuta domo.

Kompare kun pli frua elekto, kiu ne realiĝis precipe pro la subita obstrukco fare de la prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (kies estraro jam de multaj monatoj malkongruas kun la statuta preskribo), la domo en El Palo evidente situas ekstercentre, sed samtempe ĝi kostas la duonon, estas pli racie utiligebla, staras enviinde apud la maro en tamen trankvila kvartalo. La trafiko inter la kvartalo (dotita je ĉiu moderna servo) kaj la urbocentro estas garantiita de tre ofta buso (linio 11), inkluzive de veturoj dum la tuta nokto.

La oficiala inaŭguro de la Esperanto-Domo estas antaŭvidita por oktobro 2012, eble koincide kun sesio de la Senato de la Esperanta Civito. Responsa pri la funkciado de la Domo, laŭ nomumo fare de la Civita banko, estos c-ino Perla Martinelli, kiu jam de la pasinta oktobro oficiale rezidas en la urbocentro de Malago.

[HeKo 497 3-C, 19 dec 11]

Komentarias Josip Pleadin, Kroatio:
Ĵus leginte la artikolon pri Esperanto-domo en Andaluzio, mi rimarkis la malĝustan informon ke temas pri la unua Esperanto-domo ĉe la marbordo de Mediteraneo post Primoŝteno. Jam de jardekoj ekzistas en Kostrena (apud Rijeka) granda Esperanto-domo posedata de Esperanto-societo Rijeka (Kroatio). Kostrena estas surborde de Adriatiko, kiu ankaŭ estas parto de Mediteraneo, ĉu ne?
La domo estas luita al skoltoj kiuj plejparte uzas ĝin por siaj celoj, ĉar esperantistoj mem ne bezonas tiom grandan domon, sed posedas ĝin kaj por ĝia uzado ricevas sufiĉe da mono de la skolta organizaĵo. Esperantistoj ankaŭ uzas ĝin por siaj bezonoj, ekzemple por diversaj someraj aranĝoj. Cetere, la Esperanto-societo Rijeka havas sian sidejon en la urbo Rijeka mem, kaj la domo en Kostrena antaŭe havis la nomon "Vilao Amfora".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0561 s s