Esperanta Civito

Asembleoj de KCE kaj LF-koop en 2012

Ankaŭ en 2012 Ĉaŭdefono (ĉu la Mekko de Esperantio?) gastigos la Asembleojn de Kultura Centro Esperantista kaj de Kooperativo de Literatura Foiro.

La Asembleo de KCE estas kunvokita al la Esperanto-Domo en Svislando por sabato la 28a de januaro 2012, ekde 9h30 en unua kunvoko, kaj 10h00 en dua. En la tagordo elstaras la elektoj de la novaj Komitato kaj revizora kolegio. Kandidatoj al la Komitato estas Giorgio Silfer, prezidanto; Dieter Rooke, vicprezidanto; Elisabeth de Mestral, sekretario. La Komitato probable alelektos ges-rojn Dominique de Mestral kaj Perla Martinelli.

La ĝenerala Asembleo de LF-koop estas kunvokita al la Esperanto-Domo en Svislando por dimanĉo la 15a de aprilo 2012, ekde 14h30, do baldaŭ post la solena fermo de la Simpozio honore al la 50a datreveno de la forpaso de Edmond Privat. Ankaŭ la kooperativo devas renovigi siajn organojn, kaj krome aprobi la novan Trijaran Laborplanon.

La tagordoj de la Asembleoj estos komunikitaj al la respektivaj membraroj tra la respektivaj oficialaj informkanaloj.

[HeKo 497 4-B, 19 dec 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0465 s s 
  Total: 0.0604 s s