Esperanta Civito

Papa bondeziro en nia lingvo

"Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!" bondeziris papo Benedikto XVI hieraŭ en esperanto, post sia tradicia mesaĝo el Romo. La bondeziro okazis en sesdek kvin lingvoj.

Antaŭ ol la papo aperis en la centra loĝio de la Baziliko, la itala ŝtata televizio montris unuaplane la panelojn kun la literoj E-S-P-E-R-A-N-T-O kaj la raportisto de la itala elsendo diris: “Unu el la lingvoj, kiujn la papo uzos por diri siajn bondezirojn estos esperanto, kiu estas la lingvo...”. Poste li ŝanĝis temon por anonci la aperon de la pontifiko. La panelojn oni remontris dum la elsendo plurfoje, kaj aparte dum la esperantlingva saluto.

La esperantistan aleston organizis, kiel kutime, c-ano Gianni Conti. Kun li en la placo Sankta Petro staris Elio Bonomolo, Filomena Canzano, Patrizio Cilli, Giovanni Daminelli, Antonio De Cristofaro, Francesco Maurelli, Jitka Skalická, Felice Sorosina, kaj ges-roj Isabel kaj Ranieri Clerici. 

[HeKo 497 7-A, 26 dec 11]




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0577 s s