Esperanta Civito

Pli malfacile por la Verdanoj majoritati

Pro la konstitucia amendo kiu malaltigis la balotpremion la Verdanoj havas unu senatanon malpli ol en la antaŭa mandato, kvankam la Verda Listo atingis pli altan procentaĵon ol antaŭ kvin jaroj.

Tial ke la Verda grupo en la Senato enhavos ses ekstereŭropanojn, kaj certe ne ĉiuj naŭ eŭropanoj ĉiam alestos, probable la sesioj estos kvorumaj danke al la opozicioj.

Sed pli grave: atingi la absolutan plimulton (dek voĉoj), necesan por aprobi leĝon, apenaŭ eblos per la solaj voĉoj de la majoritato. Tio signifas ke la opozicioj havos pli da influo ol antaŭe.

Konklude: dum la tria senata mandato necesos pli intensa dialogo kun la opozicioj, por atingi laŭeble unuanimajn aprobojn. Certe la nova Konsulino havas sufiĉajn takton kaj diplomatian kapablon por realigi tion.

Des pli ke esenca en la demokratio estas la respekto al la opozicio flanke de la majoritato.

[HeKo 498 9-C, 18 jan 12]]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0560 s s