Esperanta Civito

Estos pli granda la nova Kapitulo

La ekspansio de la Esperanta Civito montriĝas ankaŭ en la pligrandiĝo de la Kapitulo. La nova registaro unuafoje konsistos el naŭ membroj, la maksimumo antaŭvidita de la Konstitucio.

Prezidos la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu rezervas al si, krom la kunordigado, la delegon pri eksteraj rilatoj kaj tiun pri Komitato Armand (esperantistoj en prizono).

Vicprezidanto estos la unua Vickonsulo, sen. Ljubomir Trifonĉovski, kun la specifa respondecoj pri kulturaj aferoj. La Konsulo delegos al li la responson pri bibliotekoj (apliko de direktivo Rogora), sciencaj institutoj, Nobel-premio pri literaturo (kunlabore kun Esperanta PEN-Centro, kies sekretario li estas) kaj la prezidon de la Lingva Komitato (apliko de Lex Academica).

La delego pri informado (kie situas la oficiala informilo HeKo) transiros de sen. Trifonĉovski al la vickonsulo pri informado. Por tiu posteno estas proponita sen. Julio Herrero.

Por la posteno de vickonsulo pri edukado (plenumita ĝis nun de la ĵus oficanta nova kortumano Bertil Nilsson) estas proponita c-ino Perla Martinelli. Ŝi ricevos la delegojn pri LTSEC - LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (apliko de direktivo Muhlemann), pri la kunordigado de lernomaterialoj kaj pri la rilatoj kun lernejoj kaj kulturcentroj.

La vickonsulo pri socialaj aferoj, sen. Chamberline Nguefack, gardos la nunan postenon, sed kun malpli da delegoj: restos al ŝi la responso pri la familia stato (apliko de Lex Valeria) kaj pri la kondiĉoj de la virino.

La ĉefaj delegoj de la vickonsulo pri internaj aferoj, probable asignotaj al eŭropano, estas la rilatoj ene de Esperantio, la Civita Registro (apliko de Lex Lubomira), la organizado de balotoj (apliko de Lex Suffragatoria kaj de Lex Referendaria).

Tute nova vickonsulo estos tiu pri junularaj aferoj: al la proponito, sen. Marco Cattaneo, irus la delegoj pri la rilatoj kun junularaj organizoj kaj aranĝoj (en kaj ekster Esperantio) kaj pri denaskismo (kunlabore kun la vickonsuloj pri edukado kaj socialaj aferoj). Krome li okupiĝos pri la projekto Verdastelo, kunlabore kun la vickonsulo pri socialaj aferoj.

Nova estas ankaŭ la posteno de vickonsulo pri financaj aferoj, por kiu estas proponita sen. Giorgio Silfer: liaj delegoj koncernos la Civitan Bankon (apliko de Lex Argentaria), internacian kooperadon (kunlabore kun la vickonsulo pri la Tria Mondo) kaj la mutualan rabatan sistemon (apliko de direktivo Hiltbrand).

La vickonsulo pri la Tria Mondo kaj sociaj forumoj certe estos afrikano, verŝajne burundiano.

La definitiva listo de la Kapitulo estos submetita al la ratifo de la unua Senata sesio, 16 aprilo 2012 en Ĝenevo. Ankaŭ neparlamentano rajtas esti membro de la Kapitulo: sufiĉas havi la esperantan civitanecon.

[HeKo 499 1-C]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0563 s s