Esperanta Civito

Aromo de moderneco por definitiva muzeo

Pasis multaj jaroj de post mia lasta vizito en Vieno, kaj mi scivolis kiel aspektas la Internacia Esperanto-Muzeo en sia nova sidejo, ne for de la antaŭa en la centra kvartalo Hofburg.

Mi sciis ke ĝi plene integriĝis en la biblioteka sistemo, ne nur jure sed ankaŭ strukture. La unuan konfirmon pri tio donas la pageco: ne plu senpage alirebla biblioteko, sed kontrolata enirejo kun biletpago (tri eŭroj). Konante la esperantistaron, kiu lasas sin senplumigi nur de la Universalaj Kongresoj ("estis granda la impreso, ĉar kotizo estis ŝtel" kantis Gianfranco Molle, laŭ usona melodio kaj vortoj de Renato Corsetti), vi ricevas negativan impreson de tiu konfirmo. Des pli ke, kompare kun antaŭe, ne plu eblas "hazarde" eniri la muzeon.

Verŝajne ne pro tiu kotizo tamen IEMW progresis muzeologie: profesie produktitaj faldfolioj en tri lingvoj (angla, germana, esperanta), profesie aranĝita plur-rimeda ekspoziciejo, aromo de moderneco ĉie.

IEMW fakte nun konsistas el ekspozicio laŭ la paralelaj vandoj de koridoro eble dudek metrojn longa kaj tri metrojn larĝa, je kies fino, trans fermita pordo kun vitra fenestrego, videblas deĵorantino por informado, pli malpli simila al giĉetistino de la britaj fervojoj, al kiu oni demandas nur se nepre urĝas. Krom se kaŝite, ne plu estas konferencejo.

La ekspozicio mem kombinas informan kaj muzean elementojn, laŭ plej aktuala interaktiva teknologio. La specife muzea parto tamen ne aromas tiel moderne, pro "musejaj" montraĵoj: oldaj afiŝoj, malviglaj grupofotoj, olea portreto de la Majstro, medaletoj kaj insignoj, cigarskatoloj... Interalie, entute mankas prezento pri nia parola kaj bilda kulturo: muzike, teatre, filme. Estas rimarkinda ankaŭ la foresto de periodaĵoj.

La lingvo estas aŭdebla per la vidbendo "Mazi en Gondolando" kaj per la aktorina deklamado de unu el la "Sekretaj sonetoj": trafa interprete, loga voĉe, miseta prononce ("sed" sonas kiel "zed", ekzemple).

La prezento de la fenomeno Esperanto estas do parte lama, parte tro heteroklita, ankaŭ pro la enmeto de planlingvaj elementoj ekster esperanto. Nu, ne temas plu pri ĝermo de kulturcentro, sed pri arkivejo kaj konsultejo kun luksa enira koridoro. Eblas entombiĝi ankaŭ per limuzino, efektive.

[HeKo 499 4-A, 25 jan 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1494 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.1902 s s