Esperanta Civito

Semajnfino de KCE pri "La Revuo"

La unua numero de la unua literatura revuo en esperanto, iniciatita de Carlo Bourlet per la eldono de Hachette en Parizo, aperis en septembro 1906. "La Revuo" ekis per nenia editorialo kaj ne esprimis la vidpunkton de aparta literatura skolo; tamen ĝi situis antagonisme al la grupo de Théophile Cart, kaj ĝin subtenis persone Lazaro Ludoviko Zamenhof.

"La Revuo" organizis literaturajn konkursojn, el kiuj la plej fama estis la Internaciaj Floraj Ludoj. Ĝi dediĉis multe da atento al la Universalaj Kongresoj, kaj tre malmulte al la kulturaj iniciatoj ekster la egido de Hachette, kiel "La Ondo de Esperanto" en Ruslando.

Dum la baldaŭa semajnfino 28-29 oktobro 2006 ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono (Kultura Centro Esperantista) prof. Giorgio Silfer gvidos la partoprenantojn tra la okjara ekzisto de "La Revuo".

[HeKo 313 7-B, 25 okt 06]


 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0568 s s