Esperanta Civito

Trilogia kontribuo al nia teatro

Ene de nur tri monatoj Giorgio Silfer kontribuis per tri novaj dramoj al la esperanto-teatro. Post la unuakta dramo "La butiketo de la juvelisto" (legebla en la februara numero de Literatura Foiro) kaj la karnavala komedieto "Varma lineo" (anoncita por la printempa numero de Femina, tamen ne aperonta), c-ano Silfer verkis trian unuaktaĵon: "La njorin' de l' malaperinto".

Njorino estas la apokopo de Sinjorino. En la dialekto de Kalabrio, "signura" estas la edzino, kaj ties apokopo "gnura" estas la amantino, kun kiu la edzo adultas. Kial ĉi tiu referenco al Kalabrio? Ĉar la intrigo disvolviĝas en vilaĝo apud Aspromonto, kie malaperis senspure fama esperantisto, David Kelso, meze de novembro 2010.

"Mi inspiriĝis tre libere kaj minimume al la kazo de David Kelso, kiun mi persone renkontis unuafoje en 1971" diras la aŭtoro. "Efektive mi utiligis nur la atmosferon kaj cirkonstancojn, geografie kaj socie, kie malaperas iu Davide Casciaro, 62-jara, filo de kalabriano kaj norditalino, emerita diplomato laste laborinta en Svislando, kaj tial kromnomita de la indiĝenoj (kun granda respekto) la Konsulo aŭ la Sviso. Tiu persono parolis esperanton, kaj instruis la lingvon ankaŭ al loka amikino, tamen ne kalabrianino: francino, amintino de la loka mafiestro, kies turistan vilaĝon ĉe la maro ŝi direktoras. Duobla amrilato interplektiĝas: Davide estas ne nur la duonoficiala partnero de la Francino, sed ankaŭ la sekreta amanto de la edzino de Don Ciccio, la mafiestro. La teatraĵo esence estas dialogo inter karabiniera marŝalo kaj la edzino de Don Ciccio, la Signura. Ĉi-lasta devenas ne el Kalabrio, sed el la provinco de Pavio. Ŝi edziniĝis al Francesco Franco ĉar lia patro, Calogero Franco, estis tre bona amiko de ŝia patro, el la armea tempo. La Signura profunde kalabriiĝis, kombinante la kruelan forton de aŭtenta lombardino (la longobardoj estis pli sovaĝaj ol ajna ĝermana popolo, laŭ Tacito) kun la forta aŭdaco de entreprenema mafiedzino."

En la dramo la ĉefa elemento ne estas la epilogo, nome la solvo de la mistero pri Davide la malaperinto, sed la prezento de la medio. "Mi opinias ke la kalabria provinco estas la prototipo de la tuta itala provinco. Simple en Kalabrio la ĉefa ingredienco estas kapsiketo (pli pika ol la meksika), dum ekzemple en Toskanio oni kontentas per ajlo kaj olivoleo, aŭ en Venecilando per butero, salvio kaj cepo. La historioj ripetiĝas laŭ la sama paradigmo, kiu karakterizas la italan provincon sendepende de la latitudo" konkludas la aŭtoro.

La dramo ekzistas ankaŭ en itala versio, makretita per kalabriaj esprimoj, sub la titolo "A gnura du sparutu". Ĉia referenco al realaj homoj kaj faktoj estas tute hazarda, krom la tre (tro) loza inspirfadeno.

[HeKo 500 6-A, 2 mar 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0545 s s